Distrikto Jászapáti
La Distrikto Jászapáti [jAsapAti] (hungare Jászapáti járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok. Ĝi situas sur ebenaĵo en la norda parto de la departemento (en la meza parto de la lando).
Distrikto Jászapáti | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Norda Ebenaĵo, Departemento Jász-Nagykun-Szolnok | ||
Ĉefurbo | Jászapáti | ||
- koordinatoj | 47° N, 20° O (mapo)47.4612620.06567Koordinatoj: 47° N, 20° O (mapo) | ||
Areo | 544,45 km² (54 445 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 31 262 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 57,42 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Jászapáti | |||
La distrikta ĉefurbo estas Jászapáti, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj grandvilaĝo, la ceteraj 6 estas vilaĝoj.
La areo estas 544,45 km², kie loĝas 32 732 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, legomoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj.
Historio redakti
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1961, poste la komunumoj apartenis parte al Distrikto Jászberény, parte al Distrikto Szolnok. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013, poste ankaŭ tiu distrikto rekreiĝis.
Komunumoj redakti
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Jászapáti
- alia urbo: Jászkisér
- grandvilaĝo: Jászladány
- vilaĝoj:
Fontoj redakti
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio