blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Leer en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Leer
Areo: 1.086 km²
Loĝantoj: 174348
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 152 po km²
Aŭtokodo: LER
Komunumoj: 19
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Leer (germane Landkreis Leer) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Leer.

La distrikto estas parto de la historia regiono Orienta Frislando kaj konsistigas ĝian sudon. Ĝi havas areon de 1 086 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 174 348 loĝantojn.

Geografio redakti

La distriko Leer situas en la pleja okcidento de Germanio. La rivero Ems kaj ĝia golfa enfluejo en la Nordan Maron, la Dollart, limigas ĝin okcidente. Aliflanke de la Ems komenciĝas la provinco Groningo de Nederlando. Al la distrikto apartenas la plej okcidenta el la Orientfrisaj insuloj, kiu nomiĝas Borkum.

Eksteraj ligiloj redakti