Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lippe (apartigilo)
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Detmold
administra sidejo: Detmold
areo: 1246 km²
loĝantoj: 350 588 (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: LIP (Lippe, malnove DT por Detmold)

La distrikto Lippe situas en la nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Detmold. La distrikta teritorio grandparte korespondas al la eksa princlando Lipo, kiu, historie, formale kaj laŭ la memkompreno de siaj enloĝantoj, krom Vestfalio kaj Rejnlando estas la tria landoparto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio (en la blazono de Nordrejn-Vestfalio, la eta rozo de la lando Lipo troveblas tute sube, dum la simbola rivero de Rejnlando maldekstre kaj la blanka ĉevalo de Vestfalio dekstre okupas multe pli da loko).

Ene de Nordrejn-Vestfalio, najbaras la distriktoj Herford kaj Minden-Lübbecke norde, Höxter kaj Paderborn sude kaj Gütersloh kaj Paderborn plus la eksterdistrikta urbo Bielefeld okcidente. Krome de la najbara federacia lando Malsupra Saksio oriente najbaras la distriktoj Schaumburg, Hameln-Pyrmont kaj Holzminden.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 16 komunumoj, el kiuj 10 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

 

Urboj

  1. Bad Salzuflen (54 808)
  2. Barntrup ( 8611)
  3. Blomberg (15 407)
  4. Detmold (75 089)
  5. Horn-Bad Meinberg (17 290)
  6. Lage (35 423)
  7. Lemgo (40 594)
  8. Lügde (9364)
  9. Oerlinghausen (17 238)
  10. Schieder-Schwalenberg (8363)

Pliaj komunumj

  1. Augustdorf (10 365)
  2. Dörentrup (7660)
  3. Extertal (11 004)
  4. Kalletal (13 401)
  5. Leopoldshöhe (16 614)
  6. Schlangen (9357)

Diversaĵoj redakti

  • La distrikto konatas pro multaj libertempaj ripozocentroj kaj turismaj celoj kiel la bizaraj rokoj Externsteine [prononco Ekstanŝtajne] apud Horn-Bad Meinberg kaj la monumento pri la ĝermana batalisto Arminius, 3 kilometrojn sude de Detmold.
  • Specialaj turismaj allogaĵoj estas la Vestfalia Subĉiela Muzeo Detmold kaj la muzeo pri regiona renesanca arto en la kastelo Brake en Lemgo.
  • En la tereno de sporto la distrikto aparte sukcesas pri manpilko: la vira teamo de la klubo TBV Lemgo kaj la virina teamo de la klubo HSG Blomberg-Lippe konkuras en la respektive plej alta manpilka ligo de Germanio.
  • La distrikto intertempe iĝis la hejmo por multaj elmigrintoj el aliaj ŝtatoj, aparte por rusiaj germanoj kaj rusiaj menonitoj.
  • Kulinaraj specialaĵoj estas junipera brando kaj Pickert, speco de patkuko el faruno, gisto, ovoj kaj terpomoj.

Eksteraj ligiloj redakti