Distrikto Merseburg-Querfurt

La distrikto Merseburg-Querfurt - germane Landkreis Merseburg-Querfurt - estis distrikto de Germanio en la sudo de la federacia lando Saksio-Anhalto. Dum julio 2007 la distrikto kun la najbara "Saalkreis" fuziis kaj ekestis la nova distrikto Saale (germane Saalekreis). La urbo Merseburg estis la administra centro de la malnova distrikto. Sur ties areo de 804,66 km² fine de la jaro 2006 loĝis 130 434 homoj; do meznombre 164 sur unu kvadrata kilometro (en tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro dum 2007 estis 124, en Germanio 231).