Distrikto Mettmann

blazono mapo
blazono de la distrikto Mettmann situo de la distrikto Mettmann en Germanio
bazaj datoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Duseldorfo
regiona ligo: Rejnlando
sidejo: Mettmann
areo: 407,95 km²
loĝantoj: 489 794 (fine de decembro 2022)
loĝdenso: 1.239 loĝantoj po km²
aŭtokodo: ME
divido: 10 komunumoj
administreja adreso: Düsseldorfer Str. 26
40822 Mettmann
retpaĝo: www.kreis-mettmann.de
retadreso: kme@
kreis-mettmann.de
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Mettmann estas distrikto en la okcidento de Nordrejn-Vestfalio en la distriktaro Duseldorfo. Ĝi estas la distrikto kun la plej alta loĝodenso en Germanio.

Najbaraj distriktoj resp. urboj redakti

En la nordo la distrikto Mettmann limiĝas al la eksterdistriktaj urboj Duisburg, Mülheim kaj Essen, en la oriento al la distrikto Ennepe-Ruhr kaj la eksterdistriktaj urboj Wuppertal kaj Solingen samkiel al la distrikto Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis), en la sudo al la eksterdistriktaj urboj Leverkusen kaj Kolonjo samkiel en la okcidento al la distrikto Neuss kaj la eksterdistrikta urbo Duseldorfo.

Historio redakti

En la nuna formo la distrikto ekzistas ekde teritoria reformo de la jaro 1975. Siaj originoj tamen reiras ĝis la prusa distrikto Mettmann, formata en 1816.

La hodiaŭa distrikta teritorio dum la 19-a kaj 20-a jarcento plurfoje ŝanĝiĝis, dumtempe estis parto de la distriktoj Elberfeld kaj Düsseldorf-Mettmann kaj inkluzivis ankaŭ teritoriojn en la hodiaŭa Ruhr-regiono, tiel la hodiaŭajn sudajn urbopartojn de Duisburg, Mülheim kaj Essen.

La distrikto Mettmann transprenis la sudajn urbojn Monheim kaj Langenberg de la distrikto Rhein-Wupper, kiu malinstaliĝis dum 1975.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 10 komunumoj, kiuj ĉiuj havas urbajn rajtojn. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

Urboj
  1. Erkrath (43 856)
  2. Haan (30 542)
  3. Heiligenhaus (26 681)
  4. Hilden (55 815)
  5. Langenfeld (Rejnlando) (59 783)
  6. Mettmann (39 134)
  7. Monheim am Rhein (43 050)
  8. Ratingen (87 388)
  9. Velbert (82 445)
  10. Wülfrath (21 100)

Profesia klerigo redakti

La distrikto Mettmann subtenas la jenajn kvar metiolernejojn, kiuj germane nomiĝas Berufskolleg: Niederberg en Velbert, Neandertal en Mettmann, Hilden en la samnoma urbo Hilden, kaj Adam-Josef-Cüppers en Ratingen.

Trafiko redakti

Fervojlinioj redakti

En la mallongdistanca fervoja trafiko funkcias la interurbaj linioj S1, S6, S8, S9, S28 kaj S68 (partatempe). Krome la interregiona trajnlinio RB48 havas haltopunkton en Haan.

Ĉiuj publikaj trafikiloj en la distrikto Mettmann estas uzeblaj je unuecaj prezoj de la trafika ligo Verkehrsverbund Rhein-Ruhr. En Langenfeld kaj Monheim por veturoj en la direkton Leverkusen kaj Leichlingen validas la tarifo de la trafikligo Verkehrsverbund Rhein-Sieg. Ekde Erkrath, Haan kaj Hilden oni povas uzi la tarifon de la Verkehrsverbund Rhein-Sieg ĝis Kolonjo kiel transira tarifo.

Vojoj redakti

La distrikto Mettmann situas trafikfavore inter la aglomeraj zonoj Ruhr-regiono, Duseldorfo kaj Kolonjo.

En nord-suda direkto ĝi estas trairata de la aŭtoŝoseo A3. Okcident-orienten kondukas en la nordo de la distrikto la federaciaj aŭtoŝoseoj A52 kaj A44 kaj en la meza distrikta teritorio la A46.

Aertrafiko redakti

La flughaveno Duseldorfo nordokcidente limiĝas rekte al la urbo Ratingen kaj tiel ankaŭ al la distrikto Mettmann. Ankaŭ la flughaveno Kolonjo/Bonno bone kaj rapide atingeblas.

Eksteraj ligiloj redakti