Distrikto Oberhavel

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Oranienburg
Areo: 1 795 km²
Loĝantoj: 218 551
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 113 po km²
Aŭtokodo: OHV
Municipokodo: 12065
Komunumoj: 19
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Oberhavel (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Oranienburg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 795,52 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 218 551 homoj; do meznombre 113 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Oberhavel estas signita per 6.

Najbaraj distriktoj estas oriente Uckermark (14) kaj Barnim (1), sude Havelland (4), oriente Ostprignitz-Ruppin (9) kaj norde la meklenburgo-antaŭpomeria distrikto Mecklenburg-Strelitz. En la sudo ankaŭ limas la urbo Berlino.

Partneraj rilatoj redakti

La distrikto havas amikajn rilatojn interalie kun

Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 19 komunumoj, el ili 9 kun urbaj rajtoj.

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]

Urboj

  1. Fürstenberg (Havel) (5816)
  2. Gransee, urbo kun membreco en komunumaro (6046)
  3. Hennigsdorf (26 728)
  4. Hohen Neuendorf (27 139)
  5. Kremmen (7781)
  6. Liebenwalde (4481)
  7. Oranienburg (47 752)
  8. Velten (12 424)
  9. Zehdenick (13 283)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Birkenwerder (8141)
  2. Glienicke (Nordbahn) (12 366)
  3. Leegebruch (6914)
  4. Löwenberger Land (8732)
  5. Mühlenbecker Land (15 573)
  6. Oberkrämer (12 145)

Komunumaro kaj membraj komunumoj
(administra centro *)

  1. Gransee, urbo * (6046)
  2. Großwoltersdorf (764)
  3. Schönermark (449)
  4. Sonnenberg (838)
  5. Stechlin (1179)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti