Distrikto Oldenburg

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Oldenburg en Germanio
Bazaj informoj
Federacia Lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Wildeshausen
Areo: 1.063 km²
Loĝantoj: 133913
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 118
Aŭtokodo: OL
Municipokodo: 03458
Komunumoj: 15
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Oldenburg (germane Landkreis Oldenburg) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Ĝi troviĝas sude de la urbo Oldenburg, kiu donis sian nomon al la teritorio, sed ne apartenas al ĝi, kaj plue situas iom sudokcidente de la urbo Bremen. Administra centro estas la urbo Wildeshausen.

La distrikto havas areon de 1 063 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 133 913 loĝantojn. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.

Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio, kaj estas malurbe strukturigita, kun kamparoj, arbaroj kaj vastaj marĉoj taŭgaj por abundaj biciklaj ekskursoj, kun prahistoriaj dolmenoj, historiaj trabfakaj bienoj kaj mezepokaj centroj de urbetoj.

De sudoriento al nordokcidento la distrikton trafluas la rivero Hunte.

Esperanto en la distrikto redakti

Esperanto-parolantoj en la distrikto ĝenerale kunlaboris kaj kunlaboras en la movada grupo de la urbo Oldenburg, aŭ se ili loĝas en la pleja distrikta oriento, ankaŭ en la grupo de Bremen aŭ la grupo "Subvisurgo" de la distrikto Wesermarsch. Inter la 27-a de decembro 1960 kaj la 3-a de januaro 1961 la 4-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la distrikta komunumo Hatten-Sandkrug kaj pritraktis la temon "Sudamerikaj problemoj". Dum la 1980-aj jaroj la suda najbara kaj same kampara distrikto Vechta havis multajn esperantajn aktivecojn, kiuj iom disradiis al la sudaj komunumoj de la distrikto Oldenburg.

Post sia emeritiĝo, ekde la jaro 2005 la esperantisto Uwe-Joachim Moritz, denaske el Oldenburg, sed poste dum 46 jaroj vivinta en Nordrejn-Vestfalio, retranslokiĝis al norda Germanio kaj nun vivas en la komunumoparto Hatten-Sandhatten. Krom pri Esperanto, li engaĝiĝas pri pli da kultura subteno por multaj malpligrandaj eŭropaj lingvoj, inter ili aparte pri la kataluna, eŭska kaj la platgermana; de 1965 ĝis 1969 prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, li ekde la jaro 1972 estis la unua redaktoro de la revuo Etnismo, kaj de ties fondiĝo en 1978 ĝis la jaro 1998 estis prezidanto de la fakasocio Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj.

Trafiko redakti

De sudo al nordoriento la distriktan teritorion pasas la germana aŭtovojo A1, kiu sude vojas al la industria Ruhr-regiono kaj al Kolonjo, norde al Bremeno kaj Hamburgo. En la komunumoparto Ahlhorn de Großenkneten, relative sude en la distrikto de la aŭtovojo A1 disbranĉiĝas la germana aŭtovojo A29, kiu kondukiĝas nordokcidenten al la urboj Oldenburg kaj Wilhelmshaven borde de la Norda Maro.

Eksteraj ligiloj redakti

 
tradicia stalo por ŝafoj en la vilaĝo Astrup (komunumo Wardenburg) - intertempe kulturejo