Distrikto Segeberg

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
Administra sidejo: Bad Segeberg
Areo: 1344 km²
Loĝantoj: 284 988
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 192 po km²
Aŭtokodo: SE (Segeberg)
Oficiala kodo: 01060
Situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La distrikto Segeberg - germane Kreis Segeberg - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Bad Segeberg. La distrikto kovras areon de 1344 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 284 988 loĝantojn. La teritorio apartenas al la metropola regiono Hamburgo.

Najbaras la distriktoj Rendsburg-Eckernförde kaj Plön - plus la eksterdistrikta urbo Neumünster - norde, Orienta Holstinio oriente, Stomarn - plus la federacia lando Hamburgo - sudoriente kaj Pinneberg kaj Steinburg okcidente.

La distrikta ĉefurbo Bad Segeberg precipe vivas de turismo, unuflanke de pacientoj kaj feriantoj de la urbaj kuracaj institucioj, aliflanke de vizitantoj de la somera teatra festivalo Karl May, kie ensceniĝas dramoj ĉefe pri la 19-a jarcento de Usono, kiuj en Germanlingvio tre konatas.

La ekonomia centro de la distrikto tamen estas la komunumoj laŭlonge de la nord-suda aŭtoŝoseo A7 en la okcidento de la distrikto. Plia nord-suda aŭtoŝoseo A21 en la oriento de la distrikto ankoraŭ ne estas finkonstruita, kaj aldona okcident-orienta aŭtoŝoseo, A20, de Lubeko tra la distrikto ĝis la aŭtoŝoseo A7 ĉe Bad Bramstedt eĉ ĝis nun estas nur plano.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 8 komunumaroj, en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter, kaj aldone el 7 sendependaj urboj kaj komunumoj. Ĉiuj komunumaroj konsistas el pluraj neurbaj kaj parte ankaŭ urbaj komunumoj, kaj kune ofertas grandan parton de la publikaj servoj. Sume en la distrikto ekzistas 95 unuopaj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.

Urboj kaj komunumoj sen membreco en komunumaro:

Komunumaroj (Ämter) kun unuopaj membraj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj:

* administra centro
  1. Armstedt (376)
  2. Bimöhlen (1026)
  3. Borstel (138)
  4. Föhrden-Barl (289)
  5. Fuhlendorf (406)
  6. Großenaspe (3088)
  7. Hagen (485)
  8. Hardebek (514)
  9. Hasenkrug (365)
  10. Heidmoor (295)
  11. Hitzhusen (1250)
  12. Mönkloh (253)
  13. Weddelbrook (1036)
  14. Wiemersdorf (1699)
  1. Boostedt* (7212)
  2. Daldorf (618)
  3. Groß Kummerfeld (1877)
  4. Heidmühlen (677)
  5. Latendorf (617)
  6. Rickling (3222)
  1. Bornhöved (3377)
  2. Damsdorf (233)
  3. Gönnebek (520)
  4. Schmalensee (493)
  5. Stocksee (393)
  6. Tarbek (169)
  7. Tensfeld (694)
  8. Trappenkamp* (5300)
  1. Itzstedt* (2549)
  2. Kayhude (1247)
  3. Nahe (2602)
  4. Oering (1429)
  5. Seth (1911)
  6. Sülfeld (3335)
  7. Tangstedt[1] (6525)
  1. Alveslohe (2814)
  2. Hartenholm (1959)
  3. Hasenmoor (764)
  4. Lentföhrden (2679)
  5. Nützen (1286)
  6. Schmalfeld (1961)
  1. Hüttblek (395)
  2. Kattendorf* (839)
  3. Kisdorf (4013)
  4. Oersdorf (899)
  5. Sievershütten (1092)
  6. Struvenhütten (987)
  7. Stuvenborn (866)
  8. Wakendorf II (1405)
  9. Winsen (352)
  1. Bark (1000)
  2. Bebensee (647)
  3. Fredesdorf (418)
  4. Groß Niendorf (656)
  5. Högersdorf (407)
  6. Kükels (459)
  7. Leezen* (1801)
  8. Mözen (453)
  9. Neversdorf (713)
  10. Schwissel (257)
  11. Todesfelde (1128)
  12. Wittenborn (1046)
  13. arbaro Buchholz (neloĝata)
  1. Bahrenhof (213)
  2. Blunk (590)
  3. Bühnsdorf (374)
  4. Dreggers (51)
  5. Fahrenkrug (1598)
  6. Geschendorf (568)
  7. Glasau (879)
  8. Groß Rönnau (557)
  9. Klein Gladebrügge (584)
  10. Klein Rönnau (1891)
  11. Krems II (381)
  12. Negernbötel (1008)
  13. Nehms (582)
  14. Neuengörs (813)
  15. Pronstorf[2] (1624)
  16. Rohlstorf (1203)
  17. Schackendorf (900)
  18. Schieren (263)
  19. Seedorf (2249)
  20. Stipsdorf (254)
  21. Strukdorf (268)
  22. Travenhorst (203)
  23. Traventhal (524)
  24. Wakendorf I (495)
  25. Weede (1002)
  26. Wensin (893)
  27. Westerrade (443)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. en la sude najbara distrikto Stormarn
  2. ĝis la jaro 1929 Eilsdorf

Eksteraj ligiloj redakti