Distrikto Spree-Neiße

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Forst (Luzacio)
Areo: 2 242 km²
Loĝantoj: 112 493
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 73 po km²
Aŭtokodo: SPN
Municipokodo: 12071
Komunumoj: 30
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Spree-Neiße (germane: Landkreis) situas en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Forst (Luzacio) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 647,87 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 112 493 homoj; do meznombre 73 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Spree-Neiße estas signita per 12.

Najbaraj distriktoj estas norde Oder-Spree (8), nordokcidente Dahme-Spreewald (2), okcidente Oberspreewald-Lausitz (7), sude la saksaj distriktoj Niederschlesischer Oberlausitzkreis kaj Kamenz. La Distrikto Spree-Neiße komplete ĉirkaŭas la eksterdistriktan urbon Cottbus kaj limas en la oriento al Pollando. En la malsuprasoraba (nordsoraba) lingvo ĝia nomo estas Wokrejs Sprjewja-Nysa.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, kaj la sekva malfondo de la komunumo Haidemühl, la distrikto ekde la jaro 2006 ankoraŭ konsistas el 30 komunumoj, el ili 7 kun urbaj rajtoj. Laŭ oficiala komunikaĵo de 2008 18 komunumoj kaj 4 pliaj partoj de krome germanlingvaj komunumoj oficiale estas dulingvaj - en ili samrajte oficialas la germana kaj malsuprasoraba lingvoj.[1]

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[2]

Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro
² urbo sen oficiala malsuprasoraba nomo, sed kun dulingva urboparto

  1. Döbern ¹ (3126)
  2. Drebkau – Drjowk (5511)
  3. Forst (Lausitz) ² (17 855)
  4. Guben (16 363)
  5. Peitz – Picnjo ¹ (4427)
  6. Spremberg – Grodk (21 585)
  7. Welzow ² (3297)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Kolkwitz – Gołkojce (9348)
  2. Neuhausen (Spree) (4954)
  3. Schenkendöbern (3495)

Komunumaroj kaj membraj komunumoj
² komunumo sen oficiala malsuprasoraba nomo, sed kun dulingva komunumoparto

1 Amt Burg (Spreewald) – Amt Bórkowy (Błota) (9070)

  1. Briesen – Brjazyna (798)
  2. Burg (Spreewald) – Bórkowy (Błota)
    (4246)
  3. Dissen-Striesow – Dešno-Strjažow
    (980)
  4. Guhrow – Góry (516)
  5. Schmogrow-Fehrow – Smogorjow-Prjawoz (800)
  6. Werben – Wjerbno (1730)

2 Amt Döbern-LandAmt Derbno-kraj
(10 343)
(administra centro: Döbern)

  1. Döbern, urbo (3126)
  2. Felixsee ² (1829)
  3. Groß Schacksdorf-Simmersdorf
    (816)
  4. Jämlitz-Klein Düben (442)
  5. Neiße-Malxetal (1589)
  6. Tschernitz (1190)
  7. Wiesengrund ² (1351)

3 Amt Peitz – Amt Picnjo (10 672)

  1. Drachhausen – Hochoza (754)
  2. Drehnow – Drjenow (505)
  3. Heinersbrück – Móst (583)
  4. Jänschwalde – Janšojce (1523)
  5. Peitz – Picnjo, urbo (4427)
  6. Tauer – Turjej (703)
  7. Teichland – Gatojce (1074)
  8. Turnow-Preilack – Turnow-Pśiłuk
    (1103)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Amtsblatt für Brandenburg ("oficiala periodaĵo por Brandenburgio"), 19-a jarkolekto, n-ro 19 de la 14-a de majo 2008, paĝoj 1234 ĝis 1236 germane
  2. fonto: landa statistika oficejo, germane