Distrikto Teltow-Fläming

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Luckenwalde
Areo: 2 092 km²
Loĝantoj: 176 648
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 76 po km²
Aŭtokodo: TF
Municipokodo: 12072
Komunumoj: 16
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Teltow-Fläming (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. Sian nomon ĝi havas de la urbo Teltow en la nordo de la distrikto, kiu estas la plej granda loĝloko de la teritorio, kaj de la sabla altejo kaj historia regiono Fläming, al kiu apartenas la suda parto de la distrikto. La urbo Luckenwalde estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 092,03 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 176 648 homoj; do meznombre 76 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. La nuna distrikto ekestis en decembro 1993, kiam kuniĝis la ĝistiamaj distriktoj Jüterbog, Luckenwalde kaj Zossen. En la sekva skema mapo la distrikto Teltow-Fläming estas signita per 13.

Najbaraj distriktoj estas oriente Dahme-Spreewald (2), sude Elbe-Elster (3), okcidente Potsdam-Mittelmark (10) kaj la saksa distrikto Wittenberg. Norde limas Berlino.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 16 komunumoj, el ili 7 kun urbaj rajtoj.

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]

Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro

  1. Baruth (Mark) (4318)
  2. Dahme (Mark) ¹ (4868)
  3. Jüterbog (12 612)
  4. Luckenwalde (20 839)
  5. Ludwigsfelde (28 424)
  6. Trebbin (10 016)
  7. Zossen (21 433)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Am Mellensee (7171)
  2. Blankenfelde-Mahlow (29 159)
  3. Großbeeren (9073)
  4. Niederer Fläming (3036)
  5. Niedergörsdorf (6220)
  6. Nuthe-Urstromtal (6678)
  7. Rangsdorf (11 695)

Komunumaro kaj membraj komunumoj

  1. Dahme (Mark), urbo (4868)
  2. Dahmetal (455)
  3. Ihlow (651)

Partneraj rilatoj redakti

  La distrikto havas partnerajn rilatojn kun la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg de Berlino.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti