Distrikto Traunstein

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Bavario
Distriktaro: Supra Bavario
Administra urbo: Traunstein
Areo: 1 533 km²
Loĝantoj: 180779
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 111
Aŭtokodo: TS
Municipokodo: 09189
Komunumoj: 35
Administreja adreso: Ludwig-Thoma-Str. 2
83278 Traunstein
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Traunstein situas en la distriktaro Supra Bavario (Oberbayern) de la germana federacia lando Bavario. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Traunstein. La distrikto havas areon de 1 533 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 180779 loĝantojn.

Geografio redakti

Najbaras norde la distriktoj Mühldorf am Inn kaj Altötting, oriente la aŭstria federaciaj landoj Supra Aŭstrio kaj Salcburgio kaj la distrikto Berchtesgadener Land de Supra Bavario, sude plian fojon la federacia lando Salzburg kaj la federacia lando Tirolo kaj okcidente la distrikto Rosenheim.

La distrikta areo ampleksas sude parton de la Alpoj nomatan Chiemgauer Alpen kaj norde la lagan, riveran kaj montetaran pejzaĝon de la regiono Chiemgau [prononco pli-malpli "Ki:mgaŭ"]. De la plej suda distrikta komunumo Reit im Winkl ĝis Engelsberg norde estas proksimume 65 kilometroj, de Seebruck ĉe la lago Chiemsee okcidente bis Kirchanschöring oriente proksimume 40 kilometroj. La Chiemsee krom la lagaj insuloj preskaŭ tute apartenas al la distrikta areo. La plej alta monto nomiĝas Sonntagshorn (1.961 metroj super la marnivelo). La plej gravaj riveroj en la distrikto estas la Alz, kiu venas el la Chiemsee norde kaj trafluas la nordan distriktan areon direkten al la rivero Inn, la rivero Traun kiu trafluas la distrikton de sudo al nordo, same direkten al la rivero Inn, kaj la rivero Tiroler Achen, kiu trafluas la distriktan sudokcidenton direkten al la lago Chiemsee. Oriente la rivero Salzach konsistigas la limon al Aŭstrio.

Eksteraj ligiloj redakti