Distrikto Zollernalb

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Tübingen
Regiona ligo: Neckar-Alb
Administra sidejo: Balingen
Areo: 917 km²
Loĝantoj: 193235 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 205 po km²
Aŭtokodo: BL (Balingen)
Oficiala kodo: 08417
Komunumoj: 25
Situo ene de Baden-Virtembergo
situo de la distrikto en Baden-Virtembergo

La distrikto Zollernalb - germane Zollernalbkreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Balingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Tübingen kaj de la regiona ligo Neckar-Alb.

La distrikto havas areon de 917 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 193 235 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Tübingen norde, Reutlingen kaj Sigmaringen oriente, Tuttlingen sude kaj Rottweil kaj Freudenstadt okcidente.

La regiono historie estas la kerna teritorio de la nobela dinastio Hohenzollern. Ilia familia kastelo en Hechingen videblas en la kvar-bilda fotogalerio sube.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 25 komunumoj, el kiuj 9 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2022.

Urboj:

  1. Albstadt (46422)
  2. Balingen (34945)
  3. Burladingen (12273)
  4. Geislingen (5957)
  5. Haigerloch (10968)
  6. Hechingen (19439)
  7. Meßstetten (11560)
  8. Rosenfeld (6547)
  9. Schömberg (4741)

Neurbaj komunumoj:

  1. Bisingen (9844)
  2. Bitz (3785)
  3. Dautmergen (450)
  4. Dormettingen (1099)
  5. Dotternhausen (1830)
  6. Grosselfingen (2178)
  7. Hausen am Tann (496)
  8. Jungingen (1375)
  9. Nusplingen (1865)
  10. Obernheim (1487)
  11. Rangendingen (5349)
  12. Ratshausen (764)
  13. Straßberg (2480)
  14. Weilen unter den Rinnen (598)
  15. Winterlingen (6336)
  16. Zimmern unter der Burg (447)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj redakti