Distriktoj de Litovio

administra divido de Litovio

Litovio de la jaro 1995, formale ĝis la 1-a de julio 2010, konsistis el dek distriktoj (litove singularo apskritis, pluralo apskritys, parenca al la vorto por cirklo), kiuj nomiĝis laŭ sia administra urbo:

la tradicia administra divido de Litovio laŭ distriktoj

La distriktoj disdividiĝis en 60 administrajn unuojn (litove singularo savivaldybė, pluralo savivaldybės, laŭvorte pli-malpli memadministrejo). 50 el ili estas de subdistrikta tipo, 10 estas de urba tipo (municipoj; tamen Neringa malgraŭ oficiala statuso ne havas urban karakteron). Atentu, ke en diversaj artikoloj de Vikipedio savivaldybės estas nomataj komunumoj koresponde al kutima uzo de tiu vorto en pluraj okcidenteŭropaj landoj.

Kvankam la distriktoj formale ekde julio 2010 ne plu havas administran funkcion, ili tamen plu atentiĝas kaj uziĝas per la loka loĝantaro.

Apud tio ekzistas ankoraŭ pli tradicia, etnologia divido de la lando en kvin regionojn, kiu entute ne havas administran signifon:

  • Dzukio (litove "Dzūkija")
  • Eta Litovio (litove "Mažoji Lietuva", la eksa germana regiono Memelland ĉirkaŭ la urbo Klaipėda)
  • Ĵemajtio (aŭ Malalta Litovio, litove "Žemaitija")
  • Aŭkŝtajtio (aŭ Supra Litovio, litove "Aukštaitija")
  • Suvalkio (litove "Suvalkija", regiono hodiaŭ ambaŭflanke de la limo inter Litovio kaj Pollando)