Divalo

(Alidirektita el Divali)

Divalo[1] (hindie दीवाली [diivaalii], kutime literumata "Diwali" en la angla) estas unu el la plej gravaj festoj de Barato.

Tipa olea lampo dum Divalo.

La vorto devenas de sanskrita vorto "Dipawali", kiu estas la kunmeto de la vortoj "Dip" (lampo) kaj "wali" (aro). En la bengala lingvo, tio estas "Dipawali", sed en la hindia tio estas "Dewali" aŭ kelkloke "Diwali". Pluraj lingvoj transprenis ĝin kiel "Dipavali".

La festo okazas en la monato de Aŝvin (ankaŭ nomata Aŝvajuĝa) de la hindua kalendaro. Laŭ la gregoria kalendaro tio estas inter mezoktobro kaj meznovembro. Divalo estas oficiala feriotago en Barato, Birmo, Gujano, Fiĝioj, Malajzio, Maŭricio, Nepalo, Singapuro, Srilanko, Surinamo, kaj Trinidado kaj Tobago.

Oni metas vicojn da lampoj sur la fenestraj bretoj kaj sur la dommuroj pro diversaj kialoj:

  • memore al la loĝantoj de la urbo Ajodhjo, kiuj metis lampojn por montri la vojon al la dio Ramo, kiu revenis post la mortigo de la demono Ravano
  • memore al la mortigo de la demono Narakasura de la dio Kriŝno
  • kaj trie—tute malsimile al la antaŭaj du kiuj temas pri la detruo de la Malbono—por montri la vojon al la diino de riĉeco Lakŝmi, por ke ŝi facile eniru la hejmon

Ankaŭ festas la tagon la ĝajnoj kaj la siĥoj. Mahaviro, la fondinto de Ĝajnismo, atingis nirvanon en tiu tago. En la tago Divalo en 1577, oni metis en la urbo Amritsar la fondŝtonon de la Ora Templo—la plej sankta templo de la sikhoj. Kaj en tiu tago en 1619 estis liberigita de malliberejo la sesa guruo de la sikhoj Hargobind Singh [sing].

Krom la lampoj, Divalo estas markita per interŝanĝo de dolĉaĵoj. Oni eksplodigas fajraĵojn por forigi malbonajn spiritojn. Dum Divalo oni ankaŭ komencas novajn komercajn entreprenojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti