Divertimento (itale: plezuraĵo) estas plurmovimenta instrumentaĵo. Tiu ĝenerale havas amuzan, serenan ĝis dancecan karakteron kaj eksonas en diferencaj instrumentigoj kiel „tablomuziko“ resp. „liberaera muziko“. Ĝis fine de la 18-a jarcento la divertimento estis ege disvastigita ĉe eŭropaj kortegoj. Divertimentoj konsistigas grandan parton en la verkaro de Joseph Haydn kaj Wolfgang Amadeus Mozart (kiel ekzemplo nomindas la divertimento F-maĵoro, KV 138) kaj ties samtempuloj.

Post kiam ĝi ekstermodiĝis en la 19-a jarcento, en la 20-a jarcento kelkaj komponistoj reekprenis ĝin, ekz.Béla Bartók (Divertimento arĉorkestro de Béla BartókLeonard Bernstein (Divertimento por simfonia orkestro).