Djuro SUDETA (kroate: Đuro Sudeta, n. la 10-an de aprilo 1903 apud Bjelovar, m. la 30-an de aprilo 1927 en Koprivnica) estas kroata poeto, verkisto kaj ĵurnalisto.

Djuro Sudeta
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1903
en Stara Plošćica
Morto 30-an de aprilo 1927
en Koprivnica
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj kroata
Okupo
Okupo poeto • verkistoĵurnalisto
TTT
Retejo http://library.foi.hr/sudeta/
vdr

Biografio redakti

Djuro Sudeta naskiĝis en la vilaĝo Stara Ploshtitsa (komunumo de Ivanska proksime de Bjelovar). Post diplomiĝo de la gimnazio en Zagrebo en 1922, li eklaboris kiel lerneja instruisto en Virje. En 1925 li malsaniĝis je tuberkulozo kaj estis hospitaligita en Topolsica, Zagrebo kaj Koprivnica sed ne eblis savi la junan verkiston. Li mortis la 30-an de aprilo 1927 pro tuberkulozo en la aĝo de nur 24 jaroj.

Verkaro redakti

Dum lia mallonga vivo Sudeta publikigis du kolektojn de poezio: "Osamljenim stazama" (Solecaj Vojetoj) kaj "Kućice u Dolu" (Domoj en Dolu). Krome, Sudeta estas aŭtoro de pluraj rakontoj kaj felietonoj. Inter la amaso da noveloj elstaras la moderna lirik-fantazia novelo "Mor". Li ankaŭ publikigis kiel ĵurnalisto en la revuoj "Luč", "Hrvatska prosvjeta" kaj "Vijenac".

La poezio de Sudeta karakteriziĝas per krepuskaj humoroj kaj pripensoj pri la temoj de malsano kaj morto, pluvo, angoro, sed samtempe la poemoj estas trempitaj de sopiro je sunbrilo, lumo, varmo, ĝojo, printempo kaj harmonio. ĉar li konscias pri sia malsano, antaŭsento kaj antaŭvido de morto,

Modernaj kroataj literaturkritikistoj konsideras lin unu el la plej interesaj reprezentantoj de kroata literaturo de la intermilita periodo.

En 1943, Mate Ujević publikigis la elektitajn verkojn de Sudeta en kvar volumoj: du libroj de poezio kaj du libroj de prozo[1].

Tradukita al Esperanto

Poemoj de Đuro Sudeta, eld. Bjelovara esperantista societo, 2023[2].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (kr) Đuro Sudeta, arkivita de la originalo, la 5-an de marto 2016.
  2. (eo) Đuro Sudeta, Poemoj, trad. de la kroata al Esperanto fare de J. Pleadin, J. Velebit, ISBN 9789535852551