Dmitro Ivanoviĉ Kuleba (ukraine Дмитро Іванович Кулеба), naskita la 19-an de aprilo 1981 en Sumio, estas ukraina ŝtatisto, diplomato kaj komunikisto, ministro pri eksteraj aferoj de Ukrainio ekde 2020[1]. Li estas ankaŭ membro de la Konsilio pri nacia sekureco kaj defendo de Ukrainio[2]. Li estas unu el la plej junaj altrangaj diplomatoj en la historio de Ukrainio[3]. Li antaŭe laboris kiel vicĉefministro pri eŭropa kaj eŭropatlantika integriĝo[4], kaj kiel konstanta reprezentanto de Ukrainio en la Konsilio de Eŭropo inter 2016 kaj 2019.

Dmitro Kuleba
Persona informo
Дмитро Кулеба
Naskiĝo 18-a de aprilo 1981
en Sumio
Religio Ukrainia Ortodoksa Eklezio (sub Moskva Patriarko) vd
Lingvoj ukrainarusaangla vd
Ŝtataneco Ukrainio vd
Alma mater Institute of International Relations of Taras Shevchenko National University of Kyiv vd
Partio Servisto de la popolo vd
Familio
Patro Ivan Dmitroviĉ Kuleba vd
Edz(in)o Evgenija Anatolyivna Kuleba vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikistoministro pri eksteraj aferoj vd
Laborkampo diplomatodiplomatiopolitiko vd
Ministro pri eksteraj aferoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Dmitro Kuleba naskiĝis la 19-an de aprilo en Sumio, en la nordoriento de Ukrainio. Li estas diplomiita de la Instituto de internaciaj rilatoj de la Nacia Universitato Taras Ŝevĉenko ekde 2003 kaj havas diplomon de kandidato en sciencoj en internacia juro. Li servas en la diplomata korpuso kaj en la ministerio pri eksteraj aferoj ekde 2003. En 2013, li forlasis la publikan oficon, elvokante siajn malkonsentojn kun la tiama prezidento Viktor Janukoviĉ, kaj prezidis la fondaĵon UART por kultura diplomatio.

Li aktive partoprenis en la manifestacioj de Eŭromajdano en 2013-2014.

En 2014, Dmitro Kuleba decidis reveni al la ministerio pri eksteraj aferoj kiel movanta ambasadoro pri strategiaj komunikadoj. Li enigis la konceptojn de cifereca diplomatio, de strategiaj komunikadoj, de kultura diplomatio kaj de publika diplomatio en la laboroj de la ministerio.

En 2016, li estis nomita Permanenta Reprezentanto de Ukrainio ĉe la Konsilio de Eŭropo. De aŭgusto 2019 ĝis marto 2020, li estis la vicĉefministro pri eŭropa kaj eŭropatlantika integriĝo de Ukrainio. Li estas la ministro pri eksteraj aferoj de Ukrainio ekde la 4-an de marto 2020.

Privata vivo redakti

Dmitro Kuleba estas la aŭtoro de la libro Milito por realeco. Kiel venki en la mondo de malverecoj, de verecoj kaj de komunumoj (2019) pri modernaj komunikadoj, edukado pri amaskomunikiloj kaj batalo kontraŭ misinformado.

Familio redakti

La patrino de Dmitro Kuleba estas Jevhenia Kuleba. Lia patro, Ivan Kuleba, estas profesia diplomato, eksa vicministro pri eksteraj aferoj de Ukrainio (2003-2004), kaj eksa ambasadoro de Ukrainio en Egiptio (1997-2000), en Ĉeĥio (2004-2009), en Kazaĥio (2008-2019), kaj en Armenio (ekde 2019).

La edzino de Dmitro Kuleba, Jevhenia, estis la unua kandidato en la listo de la partio Servisto de la popolo en la lokaj elektoj de 2020 en Kievo. Ŝi estas adjkunto en la urba konsilantaro de Kievo, kaj sekretario de la konstanta komitato de la urba konsilantaro de Kievo pri media politiko.

Referencoj redakti

Noto redakti