La filipina pramŝipo Doña Paz sinkis la 20-an de decembro 1987 post kolizio kun naftoŝipo Vector, kiu transportis 8.800 barelojn da nafto-produktoj.

Doña Paz estis survoje de insulo Leyte al la filipina ĉefurbo Manilo. La kolizio okazis en la markolo inter la insuloj Tablas kaj Mindoro.

Pro la kolizio okazis eksplodo kaj poste rapidege disvastiĝanta incendio, brulanta oleo kovris la akvon ĉirkaŭ la ŝipoj. La pramŝipo sinkis ene de kelkaj minutoj. Oni ne sukcesis surakvigi eĉ unu savboaton. Saviĝis nur 24 vojaĝantoj de Doña Paz kaj 2 ŝipanoj de Vector, kiuj devis subakve naĝi ekster la zonon de la brulanta oleo.

Laŭ la oficiala raporto pereis 4.317 pasaĝeroj kaj 58 dungitoj de Doña Paz kaj 11 dungitoj de Vector. La pramŝipo estis licensiita por maksimume 1.518 personoj. Krome montriĝis, ke la dungitoj de Vector ne estis sufiĉe kvalifikitaj kaj ke Vector ne plu havis validan funkcipermeson.

La akcidento estis la plej severa katastrofo, kiu trafis pramŝipon.
Ĝi estis ankaŭ la plej granda pactempa ŝipdroniĝo. Nur dum la Dua Mondmilito okazis ŝipkatastrofoj, en kiuj mortis pli multaj homoj: inter januaro kaj majo 1945 dronis en la Balta Maro pluraj ŝipoj, kiuj transportis civilulojn, vunditajn soldatojn, kaptitojn el koncentrejoj, entute pli ol 30.000 homoj, la dronigitaj ŝipoj estis: