Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dodo (apartigilo).

La Dodo (realnome Bourbon) estas blonda biero produktata kaj vendata en Reunio de bierfarejo "Brasseries de Bourbon" de la grupo Heineken, kies unua produkto ĝi estas, la plej konata kaj vendata. Ĝi estas kromnomita tiel, reference al hodiaŭ formortinta birdo de Maŭricio, kies logoo ĝi estas, t.e. ridetanta dido.

Dodo
beer brand vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
Biero Dodo

Historio redakti

La recepto de biero Bourbon estis ellaborita helpe de bierfaristo nomita Gérard Avanzini, de tiu kiu fondis la "Brasseries de Bourbon" en 1962, iu Stevenson.

La unua Dodo eliris el bareloj la 9-an de junio 1963. Ĝi estis unue vendita sub la nomo Dodo-Pils en boteloj de 75 cl.

La trinkaĵo alprenis la nomon Biero Bourbon en 1970, sed la alinomigo estis fiasko, klientoj daŭre uzis la nomon dodo. Tiam, la bierfarejo decidis komuniki per tiu neoficiala nomo kaj maksimume valorigi la simpatian bildon de la dika birdo kiu estas desegnita sur etikedoj.

Tial, tiu reklama emblemo kun buntaj koloroj hodiaŭ tre ofte aperas sur muroj de tradiciaj reuniaj etbutikoj, akompanata de slogano « la dodo lé la! », kio signifas « la dodo estas ĉi tie! » en la kreola.

Meze de la jaro 2005, muzeo "Domo de biero Dodo" al ties gloro estis inaŭgurita de la produktisto en Saint-Denis (Reunio).

Multaj surloke pentritaj reklamoj por la « Dodo » kovras la murojn de Reunio.

Konkurenco redakti

La kvazaŭ-monopolon de Dodo en Reunio povus minaci:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti