Dogmo 95 (aŭ Dogme 95 en la dana) estas kolektivo de film-direktoroj fondita en Kopenhago je la 13-a de marto 1995. Dogmo 95 estas ankaŭ manifesto de reguloj pri filmfarado, kiuj celas revenigi filmojn al la vero.

Dogmo 95 celas kontraŭi "difinitajn emojn" en la nuntempa kinarto. Ekzemple, ĝi kontraŭas la troan uzon de efektoj kaj la dependeco je teknologio. La reguloj nomiĝas "ĵuro de ĉasteco". Se oni volas fari filmon laŭ Dogmo 95, oni kontaktas la sekretariaron por ricevi akton kiu atestas la laŭregulecon de la filmo. Dogmo 95 celas ĉeffilmojn, do mallongaj filmojdokumentaj filmoj ne povas ricevi akton. Sed tio ne signifas ke oni ne povas esti inspirita de la reguloj kaj sekvi ilin dum farado de aliaj specoj de filmoj.

TTT-ejo de Dogmo 95 http://www.dogme95.dk


La ĵuro de ĉasteco

Mi ĵuras cedi al la jena regularo verkita kaj konfirmita de DOGME 95:

  1. Filmado devas okazi ĉe la lokalo. Rekvizitojn kaj scenojn oni devas ne alporti (se difinita rekvizito necesas por la rakonto, oni devas elekti lokon kie tiu rekvizito troviĝas).
  2. Oni devas neniam produkti la sonon aparte de la bildoj aŭ renversite. (Muzikon oni devas ne uzi krom se ĝi okazas kie la sceno filmiĝas.)
  3. La kamerao devas esti manportita. Iu ajn moviĝo aŭ nemoviĝo atingebla per la manoj estas permesita. (La filmo ne okazu kie la kamerao staras; filmado okazu kie la filmo okazas.)
  4. La filmo devas esti kolora. Special lumado ne estas akceptita. (Se estas tro malmulte da lumo por eksponado, la sceno devas esti trancita aŭ unu sola lampo fiksita al la kamerao.)
  5. Optikaj efektoj kaj filtriloj estas malpermesitaj.
  6. La filmo devas ne enhavi nenecesan perforton. (Murdojn, armilojn, ktp devas ne okazi.)
  7. Tempa kaj geografia fremdeco estas malpermesita. (Tio estas ke la filmo okazas ĉi tie kaj ĉi tiam.)
  8. Ĝenraj filmoj ne estas akceptitaj.
  9. La filmformato devas esti la Akademia 35 mm.
  10. La direktoro devas ne esti agnoskita.

Plue, mi ĵuras kiel direktoro sin deteni de persona gusto! Mi ne plu estas artisto. Mi ĵuras sin deteni de kreado de "verko", ĉar mi opinias la momenton pli grava ol la tuton. Mia supera celo estas devigi la veron el miaj personoj kaj lokaloj. Mi ĵuras fari per ĉiuj rimedoj haveblaj kaj je kosto de iu ajn bona gusto kaj iu ajn estetika konsidero. Tiel mi faras mian ĴURON DE ĈASTECO.


Jen la filmoj faritaj laŭ la reguloj de Dogmo 95 (laŭorde):

  1. Festen (Danio)
  2. Idioterne (Danio)
  3. Mifunes Sidste Sang (Danio)
  4. The King is Alive (Danio)
  5. Lovers (Francio)
  6. Julien Donkey-Boy (Usono)
  7. Interview (Koreio)
  8. Fuckland (Argentino)
  9. Babylon (Svedio)
  10. Chetzemoka's Curse (Usono)
  11. Diapason (Italio)
  12. Italiensk For Begyndere (Danio)
  13. Amerikana (Usono)
  14. Joy Ride (Svisio)
  15. Camera (Usono)
  16. Bad Actors (Usono)
  17. Reunion (Usono)
  18. Et Rigtigt Menneske (Danio)
  19. Når Nettene Blir Lange (Norvegio)
  20. Strass (Belgio)
  21. En Kærlighedshistorie (Danio)
  22. Era Outra Vez (Hispanio)
  23. Resin (Usono)
  24. Security, Colorado (Usono)
  25. Converging With Angels