Dokumento sacerdota

laŭ la dokumenta hipotezo, unu el la 4 fontoj de la Torao

Fonto inpira: [1]

Dokumento sacerdota (P komencas letera de la germana "priester-Presbyter") estas, laŭ la sekvatoj de tiu biblia kritika teorio, unu la la kvar fontoj de la nuna Pentetateŭko laŭ la Hipotezo dokumenta. Oni opinias ke tiu fonto reirigus al epoko proksima al falo de la [[Izraela reĝlando de la Nordo. Aliaj antaŭaj sciencaj teorioj volus ke la sacerdota dokumentaro datiĝus al epoko postekzila.

La alia tri fontoj laŭ la subtenantoj de Hipotezo dokumenta teksta kritika teorio estas: Elohista dokumento, Javista dokumento kaj Readoma dokumento.

Karakterizoj de la sacerdota dokumento redakti

Kritikistoj de la teksto insistas ke la sacerdota fonto estas larĝeinvadanta ĉe la origino de la libro de Levidoj. Fonto P estiĝas kaj estigas la vidpunkton de la pastraro kaj de Aaron, kaj ĉiam substrekas la ĉeeston de tiu lasta kiam Moseo plenumas ion je laŭordone de Dio, kaj kooperas tiel ke la bona efikiĝo de la mirakloj ŝuldeblas kaj al unua kaj al la alia. P emus, foje, malpliiĝi la kapablon de Moseo plenumi siajn funkciojn de reganto: ekzemple, precizigante ke li estis tiom ŝanĝita post la ricevo de la Dekalogo ke neniu povus lin rigardi: (Eliro 34,29-35) 29 Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la haŭto de lia vizaĝo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li. 30 Kaj Aaron kaj ĉiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la haŭto de lia vizaĝo lumradias; kaj ili timis alproksimiĝi al li."

P rekoneblas pro ripetado de listoj, pro longaj kaj komplikaj interrompoj de la rakonto, pro priskriboj senemociaj kaj pro literatura kavalitoj tre febla. P mencias Dion sub la terminoj de ElohimShadday aŭ El Shaddai, kaj Lin pritraktas kiel estulon transcendan kaj foran, kiu agas nur pere de la pastroj, malsame ol kion faras la javista dokumento. En la sacerdota fonto, se Dio estas justa, Li estas ankaŭ senkompatema (malsame en aliaj fontoj), kaj punkorektas per punoj brutalaj kaj senpiecaj kiam liaj leĝoj estas neobeataj: okazas ke masakro de 12.000 personoj pro la simpla motivo ke oni kritikis. P-aj tekstoj, laŭ juĝo de spertuloj, estas aparte senelenganta kaj facile individueblaj,

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

• Van Seters, John (2004). The Pentateuch: a social-science commentary. Continuum International Publishing Group.

  • Van Seters, John ‘’The Pentateuch". In Steven L. McKenzie, Matt Patrick Graham. The Hebrew Bible today: an introduction to critical issues. Westminster John Knox Press, (1998).
  • Stackert, Jeffrey Rewriting the Torah: literary revision in Deuteronomy and the holiness code. Mohr Siebeck, 2009.

Eksteraj ligiloj redakti