Dolánky nad Ohří
Dolánky nad Ohří (Dolanki nad Ohrĵi) estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem. La vilaĝo troviĝas ĉe dekstra bordo de rivero Ohře, proksimume 7 km sude de Litoměřice. En la vilaĝo loĝas 289 loĝantoj (2023).
Dolánky nad Ohří | |||
municipo | |||
Vido tra mezo de la municipo al nordokcidento
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dolánky nad Ohří | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Litoměřice | ||
Administra municipo | Litoměřice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Ohře | ||
Situo | Dolánky nad Ohří | ||
- alteco | 160 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 28′ 23″ N 14° 09′ 46″ O / 50.47306 °N, 14.16278 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,31 km² (331 ha) Dolánky nad Ohří | ||
Loĝantaro | 289 (2023) | ||
Denseco | 87,31 loĝ./km² | ||
Tabulo | Malsupraohara tabulo | ||
Unua skribmencio | 1290 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 411 82 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0423 | ||
NUTS 5 | CZ0423 553646 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dolánky nad Ohří | |||
Retpaĝo: www.dolankyno.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio redakti
Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1057 kaj rilatas al fondiĝo de kanonikaro en Litoměřice.
Memorindaĵoj redakti
- Preĝejo de Sankta Egidio kun tombejo
- Barokstila sonorilturo
- Paroĥejo el la jaro 1788
- Kapelo ĉe akvofonto el 18-a jarcento
- Renesanca kruckolono apud la preĝejo el la jaro 1597
- Empira domo konskripcia numero 21 kun volba pordego
- Secesia domo konskripcia numero 22
- Memorigaĵo por falintoj en Unua mondmilito
- Subo de ĉesigita fervojtrako - hodiaŭ uzita kiel vilaĝa strato