Dolany (distrikto Pardubice)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dolany

Municipo Dolany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 12 km norde de urbo Pardubice. Vivas ĉi tie 427 loĝantoj (2023). Proksime de la vilaĝo estas kelkaj grandaj sablejoj. La estintaj akvoplenaj sablejoj estas uzataj por banado, surakvaj sportoj kaj ankaŭ kiel fonto de trinkakvo.

Dolany
municipo
Preĝejo de sankta Adalberto
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dolany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Lázně Bohdaneč
Historia regiono Bohemio
Rivero Rohoznický potok
Situo Dolany
 - alteco 226 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 51″ N 15° 41′ 19″ O / 50.11417 °N, 15.68861 °O / 50.11417; 15.68861 (mapo)
Katastro 6,46 km² (646 ha) Dolany u Pardubic
Loĝantaro 427 (2023)
Denseco 66,1 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1073
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 44 ĝis 533 45
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574902
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolany (Pardubice District)
Retpaĝo: www.obecdolany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Osice, Osičky, Plch, Stéblová, Křičeň, Lázně Bohdaneč, Rohoznice kaj Staré Ždánice.

Historio redakti

En lokoj, kie nun troviĝas vilaĝo Dolany en antaŭhistoriaj tempoj estis granda marĉejo, kiu etendiĝis de nuntempaj Opatovice nad Labem ĝis Lázně Bohdaneč. Tamen pri ekzisto de iama setlejo en lokoj de la nuna vilaĝo atestas trovo de amaso da bronzaj braceletoj. Ekesto de nuna vilaĝo datiĝas ĉirkaŭ la jaro 1073, malgraŭ la unua skriba mencio pri Dolany estas el la jaro 1228, kiam donacis ĝin senjoro Mikuláš al la monaĥejo de Opatovice. Post detruo de la klostro havigis al si la vilaĝon Diviš Bořek el Miletínek, poste posedis ĝin princoj de Minsterberg kaj pli malfrue Vilém el Pernštejn. Fine estis Dolany havaĵo de la Ĉeĥa reĝa kamero.

Dolany suferis multe en militoj, ekzemple en la Tridekjara milito el 21 domoj estis detruitaj 11, en loko de nuntempa kapeleto onidire estis enterigitaj kvar oficiroj falintaj okaze de Prusia-Aŭstria milito en la jaro1866 apud Sadová.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869651
1880684
1890674
1900614
1910604
1921571
JaroLoĝantoj
1930606
1950512
1961506
1970427
1980385
1991340
JaroLoĝantoj
2001331
2014390
2016389
2017389
2018391
2019394
JaroLoĝantoj
2020399
2021395
2022405
2023427

Vidindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Novromia preĝejo de Sankta Adalberto el la jaro 1913 estis konstruita koste de civitanoj, kiuj monkolektis tutan sumon. Projektis ĝin arĥitekto Božek Dvořák el Pardubice. Konstruado realiĝis rapide. La 13-an de julio estis konsekrita kaj enmasonita baza ŝtono kaj jam la 30-an de septembro estis instalita kruco sur pinton de la turo, en novembro estis instalita turhorloĝo kaj en la januaro 1914 oni unuafoje sonoris. Ankaŭ ĉiuj internaj aranĝaĵoj - statuo de Virgulino Maria, predikejo, la ĉefaltaro estis kreitaj kaj instalitaj rapide, multaj civitanoj donacis al la preĝejo diversajn eĉ multekostajn artaĵojn kaj la 5-an de julio 1914 estis la preĝejo solene konsekrita. Nelonge post tiam eksplodis la unua mondmilito.

Kapeleto redakti

Baroka kapeleto de Sankta Floriano estas el la 18-a jarcento kaj kun kvar ĉirkaŭaj arboj kreas belan dominanton de la vilaĝo.

Tombejo redakti

La loka tombejo estis konstruita en la jaro 1902. Sur ĝi estas granda ŝtona krucifikso de Josef Svatoň kaj tombeja kapelo kun tureto kaj sonorilo.

Monumento al la falintoj redakti

Monumento al la falintoj en la 1-a mondmilito estis solene malkovrita en la jaro 1920

Baza Lernejo redakti

La origina lernejo ekestis komence de la 19-a jarcento. La konstruaĵo estis ligna kaj staris proksime de la nuna preĝejo. En la jaro 1876 estis konstruita nova masonita lernejo kun du lernoĉambroj, sed pro gravaj konstrumankoj ĝi devis esti rekonstruata. Definitive ĝi estis finita nur en la jaro 1890. En la jaro 1973 pro manko de lernantoj estis la instruado finita kaj en estinta lernejo nun estas antaŭlernejo, vilaĝoficejo kaj biblioteko.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti