La Dolardo (germane Dollart, nederlande Dollard) estas golfeto inter norda Nederlando kaj Germanio, je la maldekstra flanko de la estuaro de la rivero Emso. La plej granda parto sekiĝas dum malalta tajdo. Multaj akvobirdoj furaĝas tie.

Dolardo
golfeto [+]

AkvejoNorda maro
Koordinatoj53° 17′ 7″ N, 7° 9′ 22″ O (mapo)53.2852787.156111Koordinatoj: 53° 17′ 7″ N, 7° 9′ 22″ O (mapo)

Dolardo (Groningo)
Dolardo (Groningo)
DEC
Dolardo
Dolardo
Map
Dolardo
Vikimedia Komunejo:  Dollard [+]
vdr
Satelita bildo de la golfeto
La areo de la Dolardo antaŭ sia estiĝo. (La mapo estas el 1630)
Novaj polderoj en la Dolardo (helverda koloro)

La Dolardo verŝajne estiĝis inter 1219 kaj 1413, pro altiĝinta akvonivelo kaj kelkaj inundoj. Tamen, tio en la komenco ne estis vera problemo. La tero estis protektita per digoj. Sed dum la batalo inter la Vetkopers kaj Schieringers, du mezepokaj frisaj partioj, oni atakis kelkajn digojn. Kelkaj historiistoj opinias ke tiuj digoj kolapsis en 1413 kaj subakvigis la teron (Reiderland). En 1520 la Dolardo havis sian plej grandan areon. Inter tiam kaj la 19-a jarcento, oni parte reendigigis la Dolardon.

Nuntempe ĝi estas paradizo por ĉiaj birdoj kaj aliaj bestoj kiuj vivas apud la golfeto. La fondaĵo por protektado kaj ekzamenado de la pejzaĝo de la provinco Groningen, Het Groninger Landschap, organizas ekskursojn al la Dolardo ĉ. trifoje en la jaro.

Nederlando kaj Germanio ne agordas pri la preciza pozicio de la limo tra la golfeto.

Koordinatoj: 53° 17′ N 7° 10′ O / 53.283 °N, 7.167 °O / 53.283; 7.167 (mapo)