Dole

komunumo en la departemento Ĵuraso de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dole-Ville (stacidomo).

Dole [dol], en esperanto Dolo, estas franca komunumo lokita en la departemento Jura kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. Ĝi havas proksimume 25 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas dolois [dolŭa'] (Dolanoj). Dolo estas la plej granda urbo de la departemento, kvankam ĝi ne estas la prefektejo.

Dole
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Jura
Arondismento Dole
Kantono centro de du kantonoj (Dole-1 kaj -2)
Komunumaro Grand Dole
INSEE kodo 39198 [+]
Poŝtkodo 39100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 775  (2021) [+]
Loĝdenso 619 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 6′ N, 5° 29′ O (mapo)47.0922222222225.4897222222222Koordinatoj: 47° 6′ N, 5° 29′ O (mapo) [+]
Alto 213 m [+]
Areo 38,38 km² (3 838 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Dole (Jura)
Dole (Jura)
DEC
Dole
Dole
Situo de Dole
Dole (Francio)
Dole (Francio)
DEC
Dole
Dole
Situo de Dole

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dole (Jura) [+]
vdr

Geografio redakti

 
Vido de la preĝejo Dipatrino kaj la kanalo el la Rodano al la Rejno

Dolo, arta kaj historia urbo, situas ĉe la bordoj de la rivero Doubs kaj de la kanalo el la Rodano al la Rejno, meze de la vojo inter Dijon kaj Besançon. Dole estas aŭtovojonodo.

Demografio redakti

 
Loĝantaro

Dole etendiĝas sur 38,38 kilometroj alt du kaj havis 23 775 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021, tiel ke la loka loĝdenso estas po 619,46 homoj kilometre alt du[1].

Historio redakti

En 1423, la duko Filipo la 3-a fondis en Dolo universitaton por Burgonjo kaj Franĉ-Konteo.

En 1474, la duko Karlo la brava difinis la rolon de parlamento kiu kunsidis alternative en Bono kaj Dolo por juĝadoj en Burgonjo kaj Franĉ-konteo kaj iĝis sendependa de la parlamento de Parizo[2].

Fine de februaro 1477, kiam Marie la filino de la forpasinta Karlo la brava komprenis, ke la reĝo Ludoviko la 11-a perfidis ŝin, ŝi ribelis kaj poste la urbo Dolo estis sieĝita de La Trémoille (la sinjoro de Craon la franca guberniestro de Burgonjo) sed vane. En 1479 la franca armeo revenis denove kaj detruis la urbon.

En 1593 Dole denove iĝis espana.

En 1636, la princo Henri la 2a de Bourbon-Condé klopodis vane preni la urbon, kiu rezistis dum 80 tagoj. Finfine la urbo estis liberigita de la duko Karolo la 4-a.

...

En 1674, la reĝo Ludoviko la 14-a kun Vauban prenis la urbon definive.

Lokaj famuloj redakti

Naskiĝis en Dole la jenaj famuloj redakti

Vivis en Dole redakti

Dolo estas la urbo, kie Marcel Aymé estis gimnaziano. La politikistino Dominique Voynet aktivis en tiu urbo kaj estis elektita de ĝi kiel deputitino de la 10-an de julio 2001 ĝis la 16-an de junio 2002.

Vivis en Dole la jenaj famuloj redakti

En rilato kun Dole redakti

Vidindaĵoj redakti

La heredaĵo de Dolo konsistas el stratetoj, tipaj de la malnova kvartalo, kun domoj datiĝanta ekde la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj ĉirkaŭ la Kolegiejo Notre-Dame. Ekzistas multaj rimarkindaj ŝtuparoj, kaj bela kvartalo nomita Petite Venise ("Eta Veneco").

Administrado redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1944 1947 François Mugnier-Pollet divers gauche instruisto


1947 1968 Charles-Laurent Thouverey Parti radical senatano


1968 1976 Jacques Duhamel PDM parlamentano, ministro


1976 1977 Armand Truchot UDR kuracisto


1977 1983 Jean-Pierre Santa Cruz PS kuracisto, parlamentano


1983 2008 Gilbert Barbier UDF UMP kirurgo, parlamentano, senatano


2008 2014 Jean-Claude Wambst PS juristo, instruisto


2014 2017 Jean-Marie Sermier UMPLR parlamentano


2017 2020 Jean-Baptiste Gagnoux UMPLR instruisto pri historio kaj geografio


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Partneraj urboj redakti

Ĝemelprojekto estas antaŭsubskribita kun Chaohu en Ĉinio, la 20-an de majo 1999.

Esperanto redakti

- Jura-Esperanto partoprenis en la loka Socia Forumo printempe 2012 kaj 2014.

- Post interkonsento inter la kulturoteko "Albert Camus" en Dole kaj Jura-Esperanto kiuj rendevuis en Nacia Esperanto-Muzeo (Gray) aŭtune 2012,

Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Communauté d'agglomération du Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj.

  • Sekve dum junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" plenkreskuloj kunvenis ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de la 18a kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo

kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigas esperanton al infanoj.

  • La 18-an de junio en kulturoteko "Albert Camus" Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio Petr Chrdle kaj Milada, lia kunulino.
  • Alain Droyer prezentis esperantan muzikon la 25-an de junio.

Jura-Esperanto translokigis sian sidejon al la kulturoteko, kaj organizas kursojn de esperanto ekde oktobro 2013.

2014 redakti

2015 redakti

  • La 25-an de junio 2015, Jura-Esperanto iĝas registrita asocio sub la nomo Dole-Esperanto.
  • De septembro kaj oktobro DOLE-ESPERANTO organizas kursojn en kulturoteko "Albert Camus" en Dole kaj l'Escale, centre social du Poiset 2, bd de la corniche.

2016 redakti

2017 redakti

  • La 14-an de januaro 2017, okazis Esperanto-sabato en "Centre social Escale".
  • La 27-an de julio delegacio de Dole-Esperanto estis akceptita de Valentina Ghio, urbestrino de Sestri Levante, ĝemela urbo de Dole, pere de Grupo Esperanto-Tigulio (GET).
  • La 7-an de oktobro 2017, okazis Esperanto-sabato en "Centre social Escale".

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
La kolegiejo