Dolgozó Nő (Laboranta Virino) estis monata ilustrita hungarlingva socia-politika kaj kultura revuo de Landa Virinkonsilantaro de Rumana Socialista Respubliko en Kluĵo de 1945.

Redaktoroj redakti

Ĝiaj ĉefredaktoroj estis Mária Berde, Anna Látó, Irén Orosz, de 1954 Blanka Erős, de 1973 Turósné Irma Jakab.

Kunlaborantoj redakti

Multaj verkistoj, poetoj, publicistoj kaj raportistoj partoprenis en ĝia redaktado, inter aliaj: Lajos Jordáky, Lili Marton, Ilona Varró, Lajos Erdélyi, Gáspár Tamás, Mária Tamás, István Asztalos, Olga Nagy, Lajos Létay, József Lázár, Sándor Kányádi, Béla Jánky, István Korda, Erzsébet Kovács, Zoltán Panek, Júlia Szilágyi, Árpád Páll, Csaba Lászlóffy. Ĝiaj grafikistoj estis Béla Gy. Szabó, pli poste András Vernes kaj Gusztáv Cseh. De januaro 1990 ĝi aperis titolita Családi Tükör kun ĉefredaktorino ĝis 1992 Magda József Kovács.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti