Dolisie, ĝis 1975 nomata Loubomo estas grandurbo, (la tria plej granda urbo) en Respubliko Kongo. Ĝi situas en la departemento Niari kaj estas ties administra centro.

Dolisie
urbo • commune of the Republic of the Congo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 83 798  (2007) [+]
Geografio
Geografia situo 4° 12′ S, 12° 41′ O (mapo)-4.200555555555612.679166666667Koordinatoj: 4° 12′ S, 12° 41′ O (mapo) [+]
Alto 332 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Dolisie (Respubliko Kongo)
Dolisie (Respubliko Kongo)
DEC
Dolisie
Dolisie
Situo de Dolisie

Map

vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Dolisie situas en la norda parto de la lando.

Historio redakti

Dolisie ricevis la nomon de franca persono en 1934. Tiam la francoj konstruis fervojon, kies stacio estis tiu loko. Apud la stacidomo oni konstruis domojn por komerca urbo. La interna milito en la 1990-aj jaroj kaŭzis migradon de kamparanoj al la grandurboj, tial Dolisie signife pligrandiĝis. La urbo estas grava trafika kaj komerca centroj, kie la loĝantaro okupiĝas pri prilaboro de lignoj, produkto de nutraĵoj kaj pri metalurgio.

Trafiko redakti

Dolisie havas flughavenon kaj la fervojo ankaŭ nun gravas.

Klimato redakti

Dolisie situas en proksimeco de Ekvatoro, sekve ĝi havas tropikan klimaton. La temperaturo varias konstante inter 18-32 °C. Jare pluvas po 1255 mm, inter junio-aŭgusto neniam pluvas.

Fontoj redakti

  • Rusa Vikipedio