Dolná Seč, hungare Alsószecse estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La oficiala hungara nomo estis Nagy-Szecse (=Granda Szecse) ĝis 1899.

Dolná Seč situas en la plej griza regiono

Situo redakti

la vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Hron (kontraŭe estas Tekovský Hrádok), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Štúrovo-Levice. La lasta troviĝas 6 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1310 en formo "Zedche". Tiam la loĝantoj estis nobeloj. En la 18-a jarcento familio Esterházy fonis tie ĉevalobredejon. En 1910 loĝis tie 596 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ili apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 426 da homoj (364 slovakoj kaj 32 hungaroj).

Vidindaĵo redakti