Dolný Štál
Dolný Štál (hungare Alistál) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La nomo signifas suba ĉevalejo.
Dolný Štál | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
Kalvinana kirko kun eklezia bazlernejo en Dolný Štál
| |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Lando | Slovakio | ||
Regiono | Trnava | ||
Poŝtkodo | 930 10 | ||
Aŭtokodo | DS | ||
Telefonkodo | 0 31 | ||
Kodo laŭ Kód obce | 501611 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 927 (2013) | ||
Loĝdenso | 64 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 56′ N, 17° 43′ O (mapo)47.93638888888917.716944444444Koordinatoj: 47° 56′ N, 17° 43′ O (mapo) | ||
Alto | 112 m | ||
Areo | 30 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dolný Štál [+] | |||
Situo redakti
la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komarno-Bratislavo. La plej proksima urbo estas Dunajská Streda 10 km-ojn for. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1111, tiam ĉevalistoj de la reĝo vivis tie. La loĝantoj iĝis kalvinanoj en la 16-a jarcento. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1043 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon Alistál apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunaszerdahely, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1948-1990 la loknomo estis Hroboňovo. Hroboň estis slovaka poeto kaj filozofo. En 2001 loĝis en Dolný Štál 1962 da homoj (1848 hungaroj kaj 106 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- katolika postgotika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1450, en 1977 rekonstruita, en 2004 la turo rekonstruita
- kalvinana preĝejo el la 20-a jarcento
- muzeeto
Famuloj redakti
En Dolný Štál naskiĝis hungara kuracisto Domokos Boda.