Laŭ la helena mitologio Doloso estis dajmono kiu personigis fraŭdon, friponon, trompon kaj malbonajn artifikojn.

Doloso
greka dio
Informoj
Sekso vira
Patro Etero
Patrino Nikso
vdr

Liaj gepatroj estis Etero kaj Geo aŭ, laŭ Cicerono, Erebo kaj Nikso. Lia samsignifa diino estis lia fratino Apato, kaj lia mala spirito, Aleteio (Vero).

Li estis unu el la spiritoj kiuj eliris el la skatolo de Pandora, kaj poste li loĝis inter la homaro. La pseŭdologoj (Mensogoj) ofte akompanis lin.

Doloso estis lernoservanto de Prometeo, la ruza titano de la kreado. Kiam li estis kreante Aleteion por ke ŝi reĝu sur homoj, Zeŭso vokis lin, kaj la titano devige eliris. Doloso profitis de tio kaj tiam li provis krei figuron egalan al tiu kiun Prometeo volis fari.

Kiam nur restis fari la piedojn por finigi ĝin, al Doloso mankis argilo. Li tuj revenis portante ĝin, sed tiam li trovis Prometeon en la forĝoĉambro. La titano ŝajnis amuza pri la sameco de la du figuroj, kaj li decidis enmeti ambaŭ kreaĵojn en la fornon, sed tamen la dua ankoraŭ ne havis piedojn. Post la fornado, li donis vivon al ili, kaj tial Vero bele marŝas kaj Mensogo nestabile sekvas ŝin. Pro tio oni diris ke vero ĉiam Venkas sur lama Mensogo.