Domaszék [domasEk] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Szeged.

Blazono de Domaszék

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Baja-Szeged. La lasta urbo troviĝas 10 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, loĝis tie avaroj, hunoj, sarmatoj, gepidoj, eĉ restis tie kurgano. La hungaroj ne vivis tie en paco pro la tataroj, ribelemaj kumanoj, turkoj. La nomdonanto estis figuro Doma en 1552 laŭ la dokumentoj. Post la turkoj la senhomaj kampoj apartenis al Szeged. Poste multe da farmoj kaj farmocentroj formiĝis. En 1927 fervojeto ekfunkciis, ĉar la fervojo Baja-Szeged parte ekde 1920 apartenis al Jugoslavio. Preĝejo konstruiĝis en 1938. En la regiono formiĝis 5 vilaĝoj en 1950: Ásotthalom, Domaszék, Mórahalom, Ruzsa kaj Zákányszék. En 1988 moderna preĝejo omaĝe al Sankta Kruco konstruiĝis en Domaszék.

Ĝemelkomunumoj redakti