Domboato estas boato, sur kiu homoj daŭre vivas, kaj kiu kutime restas en sama pozicio sur akvosurfaco, do estas fiksata per ankro(j) kaj/aŭ ŝnuroj. En teritorioj kun grandaj akvosurfacoj aŭ en dense loĝataj urbocentroj kun grandaj loĝkostoj domboatoj estas viva alternativo por multaj homoj.

domboato sur la lago Lake Union en Seattle, Vaŝingtonio
domboato en Kaŝmiro, Barato
domboato en Amsterdamo, Nederlando

Ofte domboatoj estas trakonstruataj eksaj riveraj kargoŝipoj. En Eŭropo kaj Nordameriko ankaŭ ekzistas boataj konstruaĵoj aparte konstruitaj por loĝado. La ŝipa pruo tiam ne estas pinta, do bona por veturado, sed larĝa kaj pro pli longa vivdaŭro ofte el betono. Krome tiaj formoj de aparte por loĝado konstruitaj boatoj ofte ne havas motoron, do ne povas moviĝi sen helpo de tirboato.

La avantaĝoj kaj malavantaĝoj, sed ankaŭ kostoj de domboatoj ne nepre diferenciĝas de surgrundaj domoj. Ekzemple en Nederlando, domboatoj en la plej multaj poziciolokoj devas havi oficialan permeson tie resti. En multaj lokoj, ekzemple en la urbocentro de Amsterdamo, ekzistas striktaj regularoj pri grandeco, konstrumaniero kaj ekstera aspekto de la tie poziciigitaj domboatoj. Boataj loĝejoj tie ne nur devas havi oficialan domnumeron, sed ankaŭ esti konektitaj al la urba gasa, akva, elektra kaj kanaliza reto.

Galerio redakti