Domeno (ludo)

tabulludo uzanta bloketojn

Domeno estas speco de ludo konsistanta el 28 dukvadrataj tabuletoj, kiujn oni devas kunigi laŭ la nombro de la punktoj gravuritaj sur ĉiu el iliaj duonoj. Laŭ iuj, ĝi estis inventita de ĉino Hung Ming en la 2 jarcento a. K.

domeno

emblemo

bloketa ludo
vdr
Domenoj

Ekzemple, se tabuleto havas sur unu duono 3 punktojn kaj sur la alia 5 punktojn (3/5), ĝi povas kuniĝi je unu flanko kun 3/1, 3/2, 3/3, 3/4 aŭ 3/6, kaj je la alia kun 5/1, 5/2 ktp. Tiaj kunligiĝoj de tabuletoj kutime formas kvazaŭ ĉenon. Ofte venkas tiu ludanto, kiu sukcesas surtabligi la unua ĉiujn siajn hazarde ricevitajn tabuletojn.

Kiel duoblo estas nomata ero kun la sama kvanto de punktoj en ambaŭ siaj duonoj. Estas 6 duobloj inter 28 eroj.

Reguloj redakti

Unu el varianto de reguloj de la ludo (kutime uzata en Rusio) estas ĉi tia: Ludantoj estas 2, 3 aŭ 4. Eroj estas metataj kun punktoj malsupren kaj intermiksataj.

Ĉiu ludanto prenas po 7 erojn kaj ne montras ilin al la aliaj ludantoj. La restaj eroj daŭre kuŝas kun punktoj malsupren.

Ĉiu ludanto kulkulas kvanton de duobloj, la unuan movon havas ludanto kun la plej granda kvanto de duoboloj. Ĝenerale oni movas laŭ rondo unu post la alia, sukceso aŭ malsukceso de la antaŭa movo ne ŝanĝas ordon de movoj.

Dum la unua movo la unua ludanto metas sur tablon iun sian eron kiu ne estas duoblo. Dum ĉiu sekva movo ludanto metas unuon el siaj eroj tiel ke ĝi tuŝu jam ekzistantan ĉenon je unu el finoj, kaj en loko de la tuŝo devas esti la samoj kvantoj de punktoj sur najbaraj duonoj de diversaj eroj. Duoblon oni kutime metas orte al direkto de la ĉeno. La ĉeno ne povas branĉiĝi.

Se ludanto ne havas kion meti ĝi devas prenas eron el ankoraŭ ne prenitaj kaj provas ĝin meti. Se la ludanto denove ne havas kion meti ĝi devas preni ankoraŭ unu eron dum la sama movo. Dum unu movo iu ajn kvanto de la eroj povas esti prenita. Se plu ne estas restaj eroj kaj ne estas kion meti la ludanto trapasas la movon.

Venkinta estas tiu kiu la plej unua metis ĉiujn siajn erojn, tiam la venkinta ludanto plu ne prenas erojn kaj ne partoprenas la ludon. Malvenkinta estas tiu kiu la plej lasta havas erojn.

Aliaj uzoj redakti

Aliflanke, oni povas fizike vicigi domenajn tabuletojn en stara pozicio kun tia interspaco, ke faligo de la unua el ili siavice faligas ĉiujn ceterajn. Figurasence oni uzas la esprimon domena efiko por la fenomeno, ke, ekzemple, revolucio en unu regno kvazaŭ kontaĝe estigus revolucion en regno najbara.

Vidu ankaŭ redakti