La Dominga kardelo, Hispaniola kardeloAntila kardelo (Spinus dominicensis, iam Carduelis dominicensis) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. La komuna nomo en Esperanto tradukas la ideon de la antaŭa latina scienca nomo, kiel por birdospecio propra de la lando Dominga Respubliko, kio ne estas preciza ĉar ĝi loĝas ankaŭ en Haitio, nome la alia ŝtato de la insulo Hispaniolo, kio pravigas la alternativan nomon Hispaniola kardelo, dum en aliaj lingvoj oni aludas al tiu specio per la nomo Antila kardelo, kio estas pli ampleksa kaj malpreciza, sed ankaŭ pli facila.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dominga kardelo
Dominga kardelo, masklo
Dominga kardelo, masklo
Dominga kardelo, ino
Dominga kardelo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Specio: S. dominicensis
Spinus dominicensis
(Bryant, 1868)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Verda kardelo, S. spinus, estas praulo de la Pinkardelo, Dominga kardelo kaj de la Nigrakrona kardelo, S. atriceps.[1]

Ĝi troviĝas en la montaraj pinarbaroj de Dominga Respubliko kaj Haitio nome en la insulo Hispaniolo de Karibio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj. Tiu birdospecio estas nordamerika posteulo de filogenetika radiado de Pinkardelo. Tamen ties habitato kaj ties fenotipo (simila al tiuj de aliaj sudamerikaj kardeloj) povus miskonduki al eraro.

Ĝi estas mezgranda kardelo kun tre nigra kapo (inklude mentonareon) tre kontrastan kun flavaj beko kaj kolumo, kiu nuanciĝas al oliverdeca cdorso kaj al olivecflavaj subaj partoj. La flugiloj estas nigrecaj kaj la vosto mezlonga.

Notoj redakti

  1. Arnaiz-Villena A, Ruiz-del-Valle V, Moscoso J, Serrano Vela JI, Zamora J. (2007). “mtDNA phylogeography of North American Carduelis pinus group of birds”, Ardeola 54, p. 1–14. Alirita 20a Julio 2010.. 

Referencoj redakti