Domingo Bañez

hispana teologo

Domingo Báñez, estis hispana teologo apartenanta al la Ordeno de Sankta Domeniko kaj distingiĝis pri siaj konsentaj komentoj pri la filozofiaj kaj teologiaj tezoj de Sankta Tomaso de Akvino. Li naskiĝis en Mondragón (Hispanio) en 1527 kaj forpasis ĉe Medina del Kampo en 1604. Li instruis teologion en teologiejoj de Alcalá de Henares , Valadolido kaj Salamanko.

Domingo Bañez
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1528 (1528-02-29)
en Medina del Campo
Morto 22-an de oktobro 1604 (1604-10-22) (76-jaraĝa)
en Medina del Campo
Lingvoj hispanalatina
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamanko
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto
vdr
Decisiones de Iure & Iustitia, 1595 (Milano, [[Fondazione Mans utti]]).
Commentaria in secundam secundae D. Thomae, 1586

Krom, kiel dirite, unu el la plej famaj defendantoj de la doktrino de Sankta Tomaso pri kies filozofia kaj teologia pensoj kompilis diversajn komentojn, li estis ankaŭ konfesprenanto kaj spirita gvidanto de Sankta Tereza el Avilo.

Li kontribuis ankaŭ en la reformo de la Gregoria kalendaro.
Akuzita de siaj konfratuloj pri teologiaj asertoj tro similaj al tiuj de Lutero rilate la Gracon kaj Eŭkaristion, li eltenis doktrinan ekzamenon antaŭ la tribunalo de la Inkvizicio kaj suferis kondamnon de malpermeso al la instruado. Tamen liaj doktrinoj, poste, estis juĝataj tute ortodoksaj.

Verkoj redakti

  • Commentaria in secundam secundæ angelici doctoris D. Thomae quibus quae ad fidem, spem et charitatem spectant, clarissime explicantur apud Franciscum Zilettum, 1586
  • Scolastica commentaria in primam partem angelici doctoris d. Thomae vsque ad LXIIII quaestionem complectentia, publikigita en 1587 en Venecio apud Altobellum Salicatium
  • De fide, spe, et charitate, ... Scholastica commentaria in secundam secundæ angelici doctoris partem, quæ ad quæstionem quadragesimam sextam protenduntur ... apud Stephanum Michaelem, 1588
  • Decisiones de iure et iustitia. In quibus quid aequum, vel iniquum sit, et qua ratione ad aequitatem, et iustitiam recurrendum in omnibus negotijs, et actionibus... Cum indice rerum omnium, quae in hoc opere continentur, summa diligentia ordine alphabetico... apud Minimam Societatem, 1595
  • Commentaria, et quaestiones in duos libros Aristotelis Stagyritae De generatione, et corruptione... apud Iuntas, 1596

Bibliografio redakti

  • Jean Baptiste Ladvocat, Dizionario Storico, eldonisto Remondini de Venecio 1795

Eksteraj ligiloj redakti