La Domo de Okcitanio (okcitane Ostal d'Occitània) estas kulturcentro okcitana de Tuluzo, situanta en la lokaloj renovigitaj de la domo de Boisson de la strato Malcosinat numero 11. Ĝi estis inaŭgurita la 16-an de decembro 2006. La centro gastigas, vere, du sendependajn domojn en la historia centro de Tuluzo apartenintaj al gravuloj de la urbo Boisson kaj Cheverrí, de 1468 kaj 1535 respektive.

Domo de Okcitanio
Sidejo de la Domo de Okcitanio en la urbocentro de Tuluzo
Sidejo de la Domo de Okcitanio en la urbocentro de Tuluzo
kultura centro
Geografia situo 43° 36′ 7″ N, 1° 26′ 32″ O (mapo)43.6021.44212Koordinatoj: 43° 36′ 7″ N, 1° 26′ 32″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Situo Tuluzo
Domo de Okcitanio (Tuluzo)
Domo de Okcitanio (Tuluzo)
DEC
Domo de Okcitanio
Domo de Okcitanio
Map
Domo de Okcitanio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La restaŭrado estis financita de la tuluza urbodomo (63%), la ĝenerala konsilio de Alta Garono (23%) kaj la regiona konsilio de Sudo-Pireneoj (14%).

Ĝin mastrumas la federacio de asocioj Convergéncia occitana, kiu uzas ĝin kun tri celoj:

  • Kiel asocia laborloko.
  • Kiel diskonigejo; librovendejo kaj biblioteko.
  • Kiel kulturcentro malfermita al la publiko; ekspozicioj, prelegoj, spektakloj, inter aliaj.

Alia parto de la "Ostal d'Occitània" troviĝas en la malnova aneksaĵo de la kolegio Clamença Isaura, de la strato Pont de Tonís, numero 5, kie instaliĝis la okcitana konservatorio, la dulingva okcitan-franca lernejo Sent Çubran kaj la sportejo mastrumata de Convergéncia occitana.

Eksteraj ligiloj redakti