Domo de Pavlov (ruse Дом Павлова; Dom Pavlova) estis brika trietaĝa domo, kiu konsistis el pluraj blokoj. Ĝi situis rande de Placo de 9-a de januaro' en Volgogrado (Stalingrado), antaŭ la milito ĝi estis konata kiel Domo de fakuloj. Dum batalo ĉe Stalingrado ĝi fariĝis grava apogloko de la soveta defendo.

Domo de Pavlov
(Domo de fakuloj)
ruse: Дом Павлова
domo
Domo de Pavlov post finigo de bataloj je urbo
Oficiala nomo: Дом Павлова
Deveno de nomo: nomita omaĝe al Pavlov
Lando Rusio Rusio
Regiono Suda Rusia regiono
Provinco Volgograda provinco
Urbo Volgogrado
Rivero Volgo
Situo Volgogrado
 - koordinatoj 48° 42′ 56″ N 44° 31′ 58″ O / 48.71556 °N, 44.53278 °O / 48.71556; 44.53278 (mapo)
Defendanto Jakov Fedotoviĉ Pavlov
Horzono MT (UTC+3)
 - somera tempo MST (UTC+4)
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Pavlov's House
Retpaĝo: Domo de Pavlov
Skemo de defendo de la konstruaĵo
Domo de Pavlov nuntempe

Historio de la konstruaĵo redakti

La domo estis unu el la plej prestiĝa en la urbo, antaŭ la milito estadis en ĝi fabrikaj specialistoj kaj laboruloj de komunista partio de la urbo. El armea vidpunkto la domo havis egan valoron, ĉar rekte de ĝi kondukis vojo al proksima Volgo kaj el ties fenestroj eblis gvati kaj desfii per pafado de manpafiloj la plej gravajn placoj en la urbo. La konstruaĵo plie enkojniĝis en germanajn poziciojn kaj eblis kontroli vastan ĉirkaŭaĵon. Tio estis ĉefa kaŭzo de tio, ke komandataro de la 13-a gvardia pafista divizio markis la domon kiel signifa taktika punkto kaj decidiĝis akiri ĝin. Sed la 13-a gvardia pafista divizio estis grave markita pro la bataloj kaj por esploro komandanto de roto I.I. Naumov decidiĝis sendi la 23-an de septembro sole 4 membran taĉmenton gvidata de J. F. Pavlov. Tiuj ĉi soldatoj dum nokta esploro konstattis, ke en keloj de la konstruaĵo krom civiluloj, du vunditaj ruĝarmeanoj kaj sanitaristo troviĝas ankaŭ germana mitrala taĉmento, kiun ili likvidis. Serĝento Pavlov sekve komencis organizi defendon kaj provizoran fortikigon de la konstruaĵo. La germanoj la defendon de konstruaĵo, kiu enkojniĝis en ilian pozicion, fortranĉis de superfortoj. Pavlov pli poste sendis sanitariston Kalinin, kiun ili malkovris en la kelo, por ke li kunigu kun ilia roto kaj anoncu, ke ili certigu la konstruaĵon. Sed la superfortoj sukcesis trabati sin ĝis la Domo de Pavlov nur la 3-a de okrobro. La superforto konsistis el pro batalo markita roto de I. F. Afanasiev, kiu havis 22 virojn. Sed la superforto vebis kun sufiĉaj rezervoj, por ke ĝi estu kapabla superviv la sieĝadon.

Oni en paŭzoj inter la bataloj ĉirkaixgis per pikdrato kaj minoj, en fenestrojn ili lokigis maŝinpafilojn, por defendi sin antaŭ tankoj ili alportis kontraŭtankan pafilon kaj eĉ ankaŭ 2 leĝerajn minĵetilojn. La domo estis regule sub pafado de la germana artilerio kaj bombokanonoj, kelkfoje atakis ĝin ankaŭ aviado, kies sekvo estis grava damaĝigo de unu bloko. La enirejojn gvatis germanaj snajperoj. En pli malfrua fazo la defendantoj konstruis ĉirkaŭ la konstruaĵo reton de fosaĵoj, tra kiuj ili kunigis antaŭŝovitajn poziciojn, el kiuj ili povis krozpafadi kontraŭ la germanaj taĉmentoj kaj eĉ ili elfosis kelke da centoj de metroj longan kunig-fosaĵon al la plej proksima soveta pozicio.

La defendo de konstruaĵo daŭris de ties konkero de la 23-a de septembro 58 tagojn ĝis la 25-a de novembro 1942, kiam oni sukcesis certigi kunigon kun la ĉirkaŭaj taĉmentoj. Pli poste ĝi daŭrigis ĝis komenco de februaro de 1943, kiam kapitulacis lastaj germanaj taĉmentoj en la urbo. Omaĝe al serĝento Pavlov la domo ricevis la nmon "Domo de Pavlov". Dum la tuta tempo, kiam oni batalis je la domo, vivs en la keloj kelkaj ĝia civilaj loĝantoj, kiuj toleris maljustaĵojn de la bataloj je Stalingrado komune kun la defendantoj de konstruaĵo. En planoj kaj mapoj, kiuj estis post la kapitulaco de la germanaj soldataroj ĉasakiritaj, la Domo de Pavlov estis markita kiel soveta fortikaĵo.

Simbolo de persistemeco redakti

La Domo de Pavlov fariĝis simbolo de persistemo kaj rezisto de defendantoj de Stalingrado. La simboleco ne stis tute abstrakta, reala situacio de la defendantoj parolis multe pri stato de la defendo de la tuta Stalingrado. En koncerna sektoro de la soveta defendo la Domo de Pavlov estis ununura pli granda obstaklo, kiu apartigis la germanojn de Volgo, kiu estis ilia fina celo. La mallarĝan strion de teritorio ĉirkaŭ Volgo germanoj dum la batalo neniam plenmezure sukcesis konkeri. La Domo defendata en enkonduka fazo de la bataloj nur fare de plenmano de defendantoj persistis kaj ĝi falis eĉ ne en tiuj plej pezaj bataloj en la manojn de nazioj. La konstruaĵo estis post la milito parte rekonstruita. La orienta parto de la konstruaĵo, kiun oni regukligis en aspekton, kiun ĝi havis dum la bataloj, fariĝis muzeo kaj ununura el la plej konataj monumentoj de Granda patriota milito en la nuntempa Rusio.

Domo de Pavlov en komputilaj ludoj redakti

  • En komputila ludo Call of Duty troviĝas nivelo, en kiu ludanto kiel rusa kamparano devas partopreni en konkero kaj defendo de tiu ĉi konstruaĵo antaŭ pluraj ondoj de atakoj de germanaj soldatoj kaj soldata tekniko, nur kiam ne venos sovetaj superfortoj. La taĉmenta komandanto de la ludanto en tiu ĉi misio estas nomita la vera serĝento Jakov Pavlov, kiu partoprenis en la defendo de tiu ĉi domo. En la ludo ankaŭ troviĝas plurluda mapo de Domo de Pavlov.
  • En komputilaj versioj de modifoj Red Orchestra de komputila ludo Unreal Tournament 2004 troviĝas nivelo, kiu estis iluzio al vera batalo inter la sovetaj kaj la germanaj soldataroj je kontrolo super tu ĉi konstruaĵo.
  • En komputila ludo Forgotten Hope kaj ties reguligo Battlefield 1942 troviĝas nivelo, kie la sovetaj kaj la germanaj soldataroj batalas je kontrolo super tiu ĉi konstruaĵo.
  • Domo de Pavlov estas konstruaĵo en la unua misio de komputila ludo Close Combat III: The Russian Front, kie de komence kontrolas ĝin germanoj. Sed, tiu ĉi batalo okazas en batalo en Ukrainio dum operaco Barbaroso kaj ĝi ne kongruas tiel kun la historia batalo je la vera objekto, hodiaŭ markata kiel Domo de Pavlov.

Literaturo redakti

  • A.M. Vasilevskij, K.K. Rokossovskij, G.K. Žukov, N.N. Voronov. A.I. Rodimcev, V.I. Čujkov, V.G. Zajcev, I.I. Ľudnikov, A.I. Jeriomenko, A. Werth, W. Adam, F. Paulus, L. Steidle, J. Weider: Stalingrad / Spomienky účastníkov bitky na Volge. Bratislava, Nakladateľstvo Pravda 1983, s. 222 - 243
  • (2012) Сталинградская битва. Июль 1942 — февраль 1943: энциклопедия, под ред. М. М. Загорулько, 5‑a eldono (ruse), p. 800.