La donŝjanga lingvo (东乡语), ankaŭ nomata Dongxiang, propralingve SantaSarta, estas membro de la mongola lingvaro. Ĝin parolas la donŝjangoj (Dongxiang) en nordokcidenta Ĉinio.

Donŝjanga lingvo
Santa (Dongxiang)
lingvo • moderna lingvo
Shirongolic
Parolata en Ĉinio: provincoj Gansuo, aparte la aŭtonoma prefektejo Linŝia Hui kaj Ŝinĝango, aparŜinĝangote la aŭtonoma prefektejo Ili Kazaĥ
Parolantoj 250 000
Lingvistika klasifiko
 

altaja
   mongola
       ŝirongola lingvaro
           donŝjanga

Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sce
  ISO 639-3 sce
  Glottolog dong1285
Angla nomo Dongxiang
Franca nomo dongxiang
vdr

Fonologio redakti

La lingvo nek havas vokalharmonion nek distingojn de vokala longo.

Gramatiko redakti

Samkiel aliaj membroj de la mongola lingvaro, frazoj de la donŝjanga baze havas la vortordon subjekto-objekto-verbo. Tamen en la regiono Linxia, sub influo de la ĉinaj dialektoj parolataj fare de la najbaraj Hui, ankaŭ observiĝis frazoj de la tipo subjekto-verbo-objekto.

Skribsistemoj redakti

Multaj parolantoj de la lingvoj havas konon de la araba lingvo, kaj rezulte la araba alfabeto ofte uzatas por neoficiale skribi la lingvon.

Skriba normo per la latina alfabeto baze de simila normo por la tua lingvo estis rekomendita fine de la 20-a jarcento, sed ĝis nun tiu normo malmulte uzatas.

Numeraloj redakti

Esperanto Mongole Donŝjange
1 Unu Nigen Niy
2 Du Qoyar Ghua
3 Tri Ghurban Ghuran
4 Kvar Dorben Jierang
5 Kvin Tabun Tawun
6 Ses Jirghughan Jirghun
7 Sep Dologhan Dolon
8 Ok Naiman Naiman
9 Naŭ Yisun Yysun
10 Dek Arban Haron

Eksteraj ligiloj redakti