Donald Byrd

usona muzikisto

Donaldson Toussaint L'Ouverture Byrd II (* 9-an de decembro 1932 en Detrojto/Miĉigano) estas usona trumpetisto de moderna ĵazo.

Donald Byrd
Persona informo
Naskonomo Donaldson Toussaint L'Ouverture Byrd II
Naskiĝo 9-an de decembro 1932 (1932-12-09)
en Detrojto
Morto 4-an de februaro 2013 (2013-02-04) (80-jaraĝa)
en Dover, Delavaro,  Usono
Ŝtataneco Usono
Alma mater Vajna Ŝtata UniversitatoUniversitato Kolumbio • Cass Technical High School • Teachers College • Manhattan School of Music
Okupo
Okupo jazz trumpeter • muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • komponisto • diskografa artisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Donald Byrd estas filo de metodistopastro kaj muzikisto. En 1951/52 li muzikis dum sia militservo en aerarmea bando. Poste li studis ĝis 1954 ĉe la Vajna Ŝtata Universitato, post tio muzikpedagogion ĉe la konservatorio de Manhatano; en 1971 li doktoriĝis ĉe la Universitato de Koloradio. Kun la detrojtaj muzikistoj Yusef Lateef kaj Bernard McKinney li faris aŭguston de 1955 sian unuan albumon (First Flight) por eldonejo Delmark.

Li prezentis kun George Wallington, Max Roach (1956), Art Blakey (en 1955, kiel membro de la Jazz Messengers), Sonny Rollins, Jackie McLean, André Hodeir, Red Garland (1957), John Coltrane, Gigi Gryce (kun kiu li en 1957 direktis bandon) kaj Thelonious Monk, direktis ekde 1958 ĝis 1961 ĵazbandon kun la ankaŭ el Detrojta devenanta Pepper Adams kaj koncertvojaĝis tra Eŭropo.

Per la albumo Off to the Races en 1958 komencis lia kunlaboro kun Blue Note; liaj tie registritaj albumoj de la 1960-aj jaroj enhavas ekz. Cat Walk (1961) kaj A New Perspective (1963) kun la populara, ĥorakokompanata Christo Redentor, kiu montras lian proksimecon al gospelmuziko. Komence de la 1960-aj jaroj li tenis propran kvinopon, i.a. kun McCoy Tyner, Herbie Hancock, Butch Warren, Billy Higgins, Hank Mobley, Sonny Red, Walter Booker kaj Freddie Waits. Krome li instruis komence de la 1960-aj jaroj ĉe la Altlernejo de Muziko kaj Arto en Novjorko. En 1962 kaj 1963 li studis ĉe Amerika Konservatorio en Fontainebleau kompozicion ĉe Nadia Boulanger. En Parizo li prezentis en 1964 kun Dexter Gordon kaj ankaŭ kun Eric Dolphy (Last Recordings); saman jaron li muziks dum la teatrofestivalo Ruhrfestspiele en Recklinghausen je bandegoproduktaĵo kun muzikistoj kiel Albert Mangelsdorff, Rolf Kühn, Klaus DoldingerSahib Shihab. En 1965/66 li aranĝis por la norvega radioorkestro kaj turniĝis je tiu tempo denove al instruado ĉe la Altlernejo de Muziko kaj Arto en Novjorko. Krome li donis privatajn lecionojn kaj kursojn por la Tutlanda Tendaro de Scenejo-Bandoj. En 1968 dum restado en Afriko li studis afrikan muziko.

Lia soŭlĵaza albumo Black Byrd fariĝis en 1973 vendofuroraĵo en la ĝistiama historio de Blue Note. Post kiam li en la 1980-aj jaroj ĉefe ludis funkecan muzikon, li returniĝis en la 1990-aj jaroj al ĵazo kaj prezentis kun muzikistoj kiel ekzemple Joe Henderson, Bobby Hutcherson, Kenny Garrett kaj Mulgrew Miller. Ekde la 1950-aj jaroj li faris pli ol kvindek albumojn.

Ekde 1971 ĝis 1975 li instruis ĉe la Universitato Howard, kie li fariĝis estro de la afrikmuzika fako; en 1974 li fondis kun siaj studentoj la bandon The Blackbyrds, kies sukcesan kanton Walking In Rhythm li produktis. Krome li instruis ĉe la Universitato de Hampton, ĉe la Universitato Rutgers, la Ŝtata Universitato ĉe Norda Teksaso, kaj post ekzameno pri jursciencoj ĉe la Centra Universitato ĉe Norda Karolino kaj la Ŝtata Universitato ĉe Delavaro.

Distingoj kaj premioj redakti

En 2000 Byrd ricevis distingon de la ŝtata fondaĵoNEA

Diskoj redakti

  • Jazz Lab/Modern Jazz Perspective (Collectables, 1957)
  • Free Form (Blue Note, 1961)
  • A New Perspective (Blue Note, 1963)
  • Mustang! (Blue Note, 1966)
  • Blackjack (Blue Note, 1967)
  • Electric Byrd (Blue Note, 1970)
  • Black Byrd (Blue Note, 1972)
  • Street Lady (Blue Note, 1973)
  • Stepping Into Tomorrow (Blue Note, 1974)

Konsultlibraj notoj redakti

  • Ian Carr, Digby Fairweather, Brian Priestley: Jazz Rough Guide. Metzler, Stutgarto 1999; ISBN 3-476-01584-X
  • Leonard Feather, Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford University Press, Oksfordo ktp. 1999; ISBN 978-0-19-532000-8
  • Martin Kunzler, Jazz-Lexikon vol. 2. Reinbek 2002; ISBN 3-499-16513-9

Eksteraj ligiloj redakti