Donald Tusk

pola politikisto

Donald Franciszek TUSK (naskiĝis la 22-an de aprilo 1957 en Gdańsk) estas pola politikisto, kunfondinto kaj de 2002 prezidanto de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska, PO).

Donald Tusk
Persona informo
Donald Tusk
Naskonomo Donald Franciszek Tusk
Naskiĝo 22-an de aprilo 1957 (1957-04-22) (66-jaraĝa)
en Gdańsk
Religio katolika eklezio vd
Etno Kaŝubojpoloj vd
Lingvoj polaanglagermana vd
Loĝloko Sopot vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of History, University of Gdańsk • I Liceum Ogólnokształcące im. Mikołaja Kopernika w Gdańsku vd
Partio Civitana PlatformoEŭropa Popola Partio • Freedom Union • Liberal Democratic Congress vd
Subskribo Donald Tusk
Familio
Patro Donald Tusk vd
Patrino Ewa Tusk vd
Edz(in)o Małgorzata Tusk vd
Infanoj Michał Tusk • Katarzyna Tusk vd
Parencoj Józef Tusk • Bronisław Tusk vd
Profesio
Okupo politikistohistoriistoĉefministro vd
Aktiva en VarsovioBruseloGdańsk vd
vicprezidanto de la pola parlamento
Dum 2001 ĝis 2005
Ĉefministro de Pollando
Dum 20072014
Antaŭulo Jarosław Kaczyński
Sekvanto Ewa Kopacz
2-a periodo
Dum 2023
Antaŭulo Mateusz Morawiecki
Prezidanto de la Eŭropa Konsilio
Dum 20142019
Antaŭulo Herman Van Rompuy
Sekvanto Charles Michel
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Donald Tusk
La nomumado de Donald Tusk je ofico de Ĉefministro de Pollando fare de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński (2007)
Donald Tusk (Ĉefministro de Pollando) kaj Prezidento de Rusio Dmitrij Medvedev en 2010
Donald Tusk kaj aktuala Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, Poznano, 2014.

Biografio kaj kariero redakti

De 2001 ĝis 2005 li estis vicprezidanto de la pola parlamento. Inter 2003 kaj 2006 li estis estro de la PO-frakcio en la parlamento. De la 16-a de novembro 2007 ĝis la 18-a de novembro 2011 kaj de la 18-a de novembro 2011 ĝis la 22-a de septembro 2014 li estis ĉefministro en Pollando, kaj poste denove ekde decembro 2023. Ekde la 1-a de decembro 2014 ĝis la 1-a de decembro 2019 li estis Prezidanto de la Eŭropa Konsilio post Herman Van Rompuy, sukcedis lin Charles Michel.

Tusk kandidatis en la elektoj pri la pola prezidanteco je la 9-a de oktobro 2005 kaj en la unua baloto ricevis 36,3% da voĉoj, relativan plimulton. En la dua baloto je la 23-a de oktobro 2005 li malvenkis kontraŭ Lech Kaczyński, tiama urbestro de Varsovio, per 46,5% kontraŭ 53,5%. Kaczyński en la unua baloto estis ricevinta 33,1%.

En la parlamentaj elektoj la 21-an de oktobro 2007 lia partio ricevis la plimulton de la voĉoj (ĉ. 44%). Donald Tusk fariĝis la nova ĉefministro de Pollando, post Jarosław Kaczyński. Tiupostene li gvidis la duan koalician registaron de Civitana Platformo kaj Pola Popola Partio ĝis sia demisio favore al Ewa Kopacz.

La 13-an de decembro 2023 li iĝis ĉefministro de Pollando.

Persona vivo redakti

Ambaŭ liaj gepatroj estas de origino kaŝuboj. Donald Tusk estas edzo de Małgorzata Tusk kaj havas kun ŝi du gefilojn: filo Michał (n. 1982) kaj filino Katarzyna (n. 1987).

Tusk parolas angle kaj germane.

Publikaĵoj redakti

  • Był sobie Gdańsk (Estis Gdańsk), Gdansko 1997
  • Idee gdańskiego liberalizmu (Ideoj de liberalismo en Gdańsk), Gdansko 1998
  • Solidarność i duma (Solidareco kaj fiero), Gdansko 2005
  • Szczerze (Sincere), Gdansko 2019

Interesaĵo redakti

En majo 2012 Donald Tusk ricevis Premion je la nomo de Walther Rathenau pro meritoj favore al la Eŭropa integrado.

Eksteraj ligiloj redakti