Ne konfuzu kun la alia ĉina urbo Dongtaj

Dongtan
arkitektura strukturo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 31° 31′ N, 121° 55′ O (mapo)31.519288888889121.92026111111Koordinatoj: 31° 31′ N, 121° 55′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Dongtan (Ĉinio)
Dongtan (Ĉinio)
DEC
Dongtan
Dongtan
Situo de Dongtan

Map

vdr

Dongtan ("orienta plaĝo") estas projekto de ekologia urbo por la insulo Chongming, ĉe la nordo de Ŝanhajo. Dongtan situas en la enfluejo de la riverego Jangzio, kaj estos finita en 2010, kaj prezentata en la Internacia ekspozicio de Ŝanhajo. La urbo enhavos unue de 50 000 al 80 000 logântojn, kaj tiu kvanto laŭplane atingos 500 000 urbanojn.

Ekologia urbo redakti

La celo de tiu urbo estas malpligrandigi la ekologian premsignon de ĝiaj loĝantoj per la uzo de modernaj ekologiaj teĥnikoj: Renoviĝantaj energioj (ekzemple sunenergio kaj ventoenergio), fuelpilo por la veturiloj, kaj akva recikligo.

Ĉiuj konstruaĵoj havas maksimume ok etaĝojn, kaj la stratoj estas largâj: la piedirantoj de Dongtan havas sesoble pli da spaco ol en Kopenhago, kiu estas unu el la plej spacaj urbegoj en Eŭropo. La tegmentoj estas kovrataj de gazono kaj vegetaĵoj por restigi la varmon en la domegoj kaj recikligi la akvon.

Dongtan estas la unua ekologia urbo farata en Ĉinio de la brita firmao Arup.

Eksteraj ligiloj redakti