Donja Dubrava (Međimurje)

Donja Dubrava, hungare Alsódomború estas vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje en municipo Gornji Mihaljevec.

Donja Dubrava
municipality of Croatia
Administrado
Poŝtkodo 40328
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 658  (2021) [+]
Loĝdenso 87 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 19′ N, 16° 49′ O (mapo)46.3116.81Koordinatoj: 46° 19′ N, 16° 49′ O (mapo) [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Donja Dubrava (Kroatio)
Donja Dubrava (Kroatio)
DEC
Donja Dubrava
Donja Dubrava
Situo de Donja Dubrava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Donja Dubrava (municipality) [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Dravo, proksime de kunfluejo de Muro (rivero) kaj Dravo, laŭ ĉefvojo Prelog-Koprivnica. Legrad tra ponto en la alia flanko troviĝas 5 km-ojn for, Ĉakovec situas 33 km-ojn for.

Historio redakti

En la proksimeco Johano Hunyadi konstruis burgon, kiu baldaŭe neniiĝis. En 1660 poeto kaj militestro Miklós Zrínyi konstruis fortikaĵon, kiun la turkoj okupis kaj malkonstruis post 4 jaroj. Tertremoj okazis en 1827 kaj 1880. En 1910 loĝis en la komunumo 3734 da homoj (3364 kroatoj, 318 hungaroj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Perlak, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Kroatio.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti