Donji Kraljevec
Donji Kraljevec, jen kroate, germane Nieder-Kraliewitz, hungare Murakirály estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. Ĝis 1930 la oficiala kroata nomo estis Murski Kraljevec. Ankoraŭ 5 vilaĝoj apartenas al la municipo.
- Areo: km²
- Loĝantaro: 1690
- Poŝtkodo: 40 320
- Aŭtokodo: ČK
- Telefonprefikso: 40
Donji Kraljevec | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipality of Croatia | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 40320 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 043 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 111 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 22′ N, 16° 39′ O (mapo)46.3716.65Koordinatoj: 46° 22′ N, 16° 39′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 36,3 km² (3 630 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Donji Kraljevec [+] | |||||
Situo redakti
La komunumo situas sur mildaj deklivoj, inter Muro (rivero) kaj Dravo.
Historio redakti
En 1900 loĝis en la komunumo 1366 da homoj (1304 kroatoj, 47 hungaroj, 7 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario kadre de la Habsburga Imperio, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Perlak, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon el Hungario kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste de socialisma Jugoslavio, ekde 1991 de Kroatio. En 2001 loĝis en Donji Kraljevec 1694 da homoj, 98 % kroatoj.
Famulo redakti
- En 1861 en la tiam habsburga loĝloko naskiĝis la aŭstra filozofo kaj pedagogo Rudolf Steiner.