Donostia Internacia Filmfestivalo

La Donostia Internacia Filmfestivalo (hispane Festival Internacional de Cine de San Sebastián, eŭske Donostia Zinemaldia, angle San Sebastian International Film Festival) estas filmfestivalo el la plej kategorio (A) laŭ la Internacia Federacio de Asocioj de Kinproduktantoj. Ĝi okazas ĉiujare fine de la monato septembro, en la eŭska urbo Donostio (Hispanio). Ĝia unua eldono okazis la 21-an de septembro 1953.

Donostia Internacia Filmfestivalo
filmofestivalo
Komenco 1953 vd
Geografia situo 43° 19′ 27″ N, 1° 58′ 41″ U (mapo)43.3243-1.978Koordinatoj: 43° 19′ 27″ N, 1° 58′ 41″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Donostio
Donostia Internacia Filmfestivalo (Donostio)
Donostia Internacia Filmfestivalo (Donostio)
DEC
Donostia Internacia Filmfestivalo
Donostia Internacia Filmfestivalo
Map
Donostia Internacia Filmfestivalo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Aŭditorio Kursaal, sidejo de la filmfestivalo.
Enirejo al la Aŭditorio Kursaal dum la Festivalo.

La Donostia Filmfestivalo estas la plej gravaj el ĉiuj organizataj en Hispanio kaj el ĉiuj hispanlingvaj landoj, kaj unu el la plej malnovaj kaj prestiĝaj de Eŭropo. Ĝi estas, fakte, unu el la plej famaj kulturaj eventoj de Hispanio. Laŭlonge de ĝia historio, ĝi estis la scenejo de rimarkindaj internaciskalaj okazintaĵoj, kiel la internacia premiero de Vertigo kaj la premiero de North by Northwest, ambaŭ de Alfred Hitchcock, la eŭropa premiero de la sagao Star Wars kaj pli ĵuse la eŭropa premiero de la unua Batman de Tim Burton, de La Legendo de Zoro kun Antonio Banderas kaj Catherine Zeta-Jones aŭ la monda premiero de Melinda kaj Melinda, de Woody Allen.

En pli ol duonjarcento de ĝia ekzistado, la festivalo favorigis la malkovradon de novaj talentoj de la kina mondo. Ekzemple, ĝi estis la unua filmfestivalo en kiu partoprenis Roman Polanski komence de lia kariero kaj ekcelis al la reĝisoroj kiel Francis Ford CoppolaPedro Almodóvar. Samtempe, la festivalo kalkulis je la ĉeesto de internaciaj steluloj, ekde Gloria Swanson, Bette Davis, Glenn Ford, Gregory Peck, Elizabeth Taylor, Sophia Loren, Audrey Hepburn kaj Alfred Hitchcock ĝis Robert De Niro, Antonio Banderas, Pedro Almodóvar, Al Pacino, Woody Allen, Tim Burton, Javier Bardem, Richard Gere, Glenn Close, Michael Douglas, Catherine Zeta-Jones, Mel Gibson, Demi Moore, Charlize Theron, Ben StillerBrad Pitt, inter multaj aliaj.

Eksteraj ligiloj redakti