Doramao

ĝenro de ĉiutagaj aŭ ĉiusemajnaj televidaj programoj en Japanio

Doramao (japane: テレビドラマ [terebi dorama], de angla "TV drama") estas speco de japanaj televidaj serioj, kiu estas unu el la plej popularaj specoj de televidaj elsendoj. Ili estas kreataj en diversaj ĝenroj: romantiko, komedio, detektivo, hororo ktp. Multe de ili estas bazitaj sur animeaj serioj kaj mangaoj.