Dormo

fiziologia, reigebla kaj cikla stato de organismo, karakterizita per agado kaj respondo al stimuloj je intenseco pli malalta ol la intenseco de la respondo dum vekado

Dormo estas aliigita stato de konscio en kiu la dormanto preskaŭ ne moviĝas. Dum dormo, oni traas diversajn fazojn kiuj ripetiĝas de kvar ĝis ses fojoj ĉiunokte. Oni povas distingi la diversajn fazojn de dormo per elektro-encefalogramo (EEG). Dormo estas pripensata de Filozofio, Religio, Psikologio kaj Medicino.

Bildo de dormantoj fare de Henri de Toulouse-Lautrec
Bebo dormas

Religia vidpunkto redakti

Laŭ Spiritismo, la Spirito ne bezonas ripozon. Dum sentumoj malvigliĝas, la animo parte liberiĝas el la materio kaj uzas siajn kapablojn de Spirito. La dormo estas donita al homo por riparo de la korpaj fortoj kaj por reakiro de moralaj fortoj. Dum la korpo reakiras la elementojn, kiujn ĝi perdis per la agado dum la maldormo, la Spirito iras revigliĝi ĉe aliaj Spiritoj; li ĉerpas el tio, kion li vidas, el tio, kion li aŭdas kaj el la konsiloj, kiujn oni donas al li, ideojn, kiujn li retrovas ĉe la vekiĝo en stato de intuicio; la dormo estas la dumtempa reveno de l' ekzilito en sian veran patrujon; dormanto estas malliberulo, momente reakirinta la liberecon.

 

Sed okazas, kiel ĉe malvirta malliberulo, ke la Spirito ne ĉiam profitas tiun momenton da libereco por sia progreso; se li havas malbonajn instinktojn, anstataŭ serĉi la societon de la bonaj Spiritoj, li serĉas la rondon de siaj similuloj, kaj iras viziti lokojn, kie li povas libere konduti laŭ siaj inklinoj. Kiu estas konvinkita pri tiu vero, tiu levu sian penson en la momento, kiam li sentas alproksimiĝon de la dormo; petu la konsilojn de la bonaj Spiritoj kaj de tiuj, kies memoro estas al li kara, por ke ili venu kolektiĝi al li dum la mallonga tempo, kiu estas al li donata, kaj ĉe la vekiĝo li sentos pli da forto kontraŭ la malprospero.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri dormo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus. 
  •  
     Kiu dormas longe, vivas mallonge. 
  •  
     Post dorma trankvilo venas bona konsilo. 

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-16.