Dormoĉambro estas ĉambro de hejmohotelo kiu estas ofte uzata por dormo, ripozo, aŭ amoro. Ĝenerale, lito, ŝranko, kaj aliaj personaj propraĵoj povas esti trovebla tie. Ĝi estas unu el la ĉefaj, se ne la ĉefa, partoj de normala loĝejo, kune kun manĝoĉambrokuirejo kaj banĉambro. Logiko estas ke ĝi estu en aparta areo de la domo kaj ne proksime de enirejo aŭ bruaj stratoj, por faciligi la ripozon. En Mezepoko kaj ĝis Moderna Epoko, ĝi estis nepre tre aparta en la domo kaj nur familianoj rajtus eniri; nuntempe facile oni montras ĝin al vizitantoj.

Dormoĉambro en Bogra, Bangladeŝo.