Dorna diablo (Moloch horridus) estas lacerto el Aŭstralio, sola specio de genro Moloch, el familio agamedoj (Agamidae). Ĝi vivas en la dezertaj okcidentaj kaj mezaj partoj de Aŭstralio, agadas nokte.

Thorny Devil - Christopher Watson

Priskribo redakti

Ĝi longas ĝis 20 cm kaj povas vivi ĝis 20 jarojn, ĝi havas kamuflajn kolorojn en la dezerta bruna kaj hela. Tiuj koloroj ŝanĝiĝas en varmo je palaj koloroj, en malvarmo je mallumaj koloroj. Ĝian korpon kovras de la kapo ĝis la vosto helbrunaj strioj.

 
Arealo

Tiu aŭstralazia specio estas totale kovrita per konusaj dornoj, kiuj estas plejparte timiga aro de pikiloj, kovrante supran flankon de la korpo. Ĝi havas rekte super la okulo, sur la kapo la du plej grandajn dornojn (tiel la nomo). Ĝi havas dornan ĝibeton sur malantaŭ la kolo. Ĝi havas nekutiman paŝadon, ĝi malrapide alproksimiĝas al la preferata predo. La besto estas sendanĝera, senvenena, la aspekto servas kamuflaĵon. La femaloj estas pli grandaj ol la maskloj. Ili havas longajn krurojn, tiel la korpotrunko ne atingas la varmegan dezertan grundon.

La trinkado de la besto estas eksterordinara. La haŭto de la dorna diablo estas plektita per etaj sulkoj. Per helpo de la kapilara forto de la sulkoj, ĉiu humido estas kondukata al la buŝangulo, kie la besto povas konsumi ĝin. Tiumetode, ĝi povas eluzi la matenan nebulon de la malvarma dezerto.

Ĝi manĝas ĉefe formikojn kaj termitojn. La dorna diablo kaptas la formikojn ĉe ties formikejo unuope (45 formikojn en minuto) kaj ĝi plennutras sin post konsumado de 1000 formikoj.

Ĝi moviĝas malrapide, balancante kiel kamelo. Okaze de danĝero, ĝi senmoviĝas.

Ĝi atingas la seksan maturecon en aĝo de 3 jaroj. La ina lacerto demetas 3-10 ovojn en novembro-decembro. La eloviĝo okazas post 90 ĝis 128 tagoj.

Ĝi estas rara kaj tiel protektata besto. Ĝia eksporto estas malpermesita el Aŭstralio.


Bildogalerio redakti