Dornach

komunumo de Svislando

Dornach estas la ĉefloko de la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno en Svislando. Ĝi havis 6 071 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝi famiĝas ĉefe kiel centro de la antropozofia movado.

Dornach
Blazono de Dornach
Blazono de Dornach
Blazono de Dornach
Goetheanum en Dornach
Goetheanum en Dornach
Goetheanum en Dornach
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Dorneck
Geografia situo CH1903: 613525 / 258726 (mapo)47.4791666666677.6180555555555Koordinatoj: 47° 29′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613525 / 258726 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6071
Areo 5,77 km²
Alteco 338 m super marnivelo
Poŝtkodo 4143
Komunumkodo 2473
Mapo de Dornach
Mapo de Dornach
Mapo de Dornach
vdr

Geografio redakti

La komunumo Dornach situas ĉe la bordo de la rivero Birs proksimume 10 kilometrojn sudoriente de Bazelo. Kun la najbaraj komunumoj Reinach en okcidento kaj Arlesheim en sudo Dornach praktike kunkreskis kaj formas integran parto de la aglomeraĵo de la urbo Bazelo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,77 km², de kiuj 46,3% estas kovritaj de arbaro, 17,3% servas por agrikulturo kaj 35,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

Dornach limas al Arlesheim (Kantono Bazelo Kampara), Gempen, Hochwald, Duggingen (Kantono Bazelo Kampara), Aesch (Kantono Bazelo Kampara) kaj Reinach (Kantono Bazelo Kampara).

Trafiko redakti

Dornach situas ĉe la fervojlinio de Bazelo al Delemonto kaj estas servata de la regiona trajnlinio S3. Oriente de la komunumo pasas la ekspresvojo H18 kaj la kantona ĉefvojo n-ro 18 de Bazelo al Delemonto.

Datumoj redakti

  • areo: 575 ha, el kiuj 45% arbaro, 29% setlejoj, 25% agrikulturo kaj 1% neproduktiva surfaco.
  • loĝantoj: 6221 (fine de 2005)
  • fremdlandanoj: 23%.
  • religio: 34% katolikoj, 22% reformitoj

Vidindaĵoj redakti

  • Kapucena monaĥejo, kiu estis dum pli ol 330 jaroj religia centro de la nordokcidenta Svislando.
  • 22 metrojn longa memorigilo (reliefa muro) el 1949 por memorigi batalon de la ŝvaba milito en 1499.
  • Kantona administracio
  • Vilaĝcentro Dornachbrugg
  • Malnova ponto Birs kun statuo de Nepomuk
  • Hejmlandmuzeo Schwarzbubenland en la iama katolika preĝejo St. Mauritius
  • Malnova pastrodomo (nuntempe urbodomo)
  • Vilaĝocentro Oberdornach
  • Kastelruino Dorneck
  • Goetheanum

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Dornach datiĝas el la jaro 1223 kiel Tornacho.

Famuloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti