Dorselo estas la ornamaĵo kiun oni metas formante tegmenton super trono, altaro ktp., el kiu kutime oni pendas kurtenaĵojn.

Trono kun dorselo, en unu de la salonoj de trono de la Rezidejo de Munkeno.

Laŭ Francisko Azorín doselo estas Teksaĵo ornamcele metita dorse de lito, estrado, trono, foje elstara supre, kiel baldakeno.[1] Kaj li indikas etimologion el latina dorserium, el dorsum (dorso).[2]

Dorselo povas esti pli simpla tegmentaĵo, dum baldakeno povas esti pli solena, luksa, ornama ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 57.
  2. Azorín, samloke.